Riparista telefono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riparista kompakta butonara telefono

Riparista telefono estas tia portebla telefono, kion riparistoj de la telefonaj lineoj uzas. Foje tiuj telefonoj similas al la kampa telefono aŭ al la telefonista telefono, ofte havas specialajn akcesoraĵojn konvenajn trovi la lineajn erarojn. Se la reto estas CB sistema, ofte sufiĉas aŭdparolilo, sed sur la tenilon estas muntata disko aŭ butonaro. La LB sistema riparista telefono havas krankinduktilon.

Riparista kompakta diska telefono por CB sistemo. La laboristo simple tuŝas la konduktilfinaĵojn al la dratoparo. Se li aŭdas nenion, la lineo estas malbona. Eble li aliĝas al parolado, aŭ povas preni diskan tonon. En tiu kazo li povas diski.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.