Ripon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo Ripon

Ripon estas katedrala urbo en North Yorkshire, Anglio. En 2001, laŭ la censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 16 mill loĝantojn.

Katedralo

La katedralo (Ripon Minster) fondiĝis sur la ruinoj de antaŭaj grandaj preĝejoj. La unua estis konstruita de Sankta Wilfrid dum la 670-a jardeko: nur la kripto restas. Ĝi eble estis la dua ŝtona konstruaĵo de la anglosaksoj en Northumbria. Edred, reĝo de Anglio, detruis ĝin en 948 kiel averto al la ĉefepiskopo de Jorko dim li militis kontraŭ la vikingoj. En 1069 Vilhelmo la Konkerinto detruis duan preĝejon dum subpremo de ribelo en norda Anglio. Tomaso de Bayeux, normanda ĉefepiskopo de Jorko de 1070 al 1100, iniciis la konstruadon de tria preĝejo, kiu iĝis kolegiata preĝejo, kaj el kiu partoj enkorpiĝis en la kononikejo de la kvara (kaj nuna) konstruaĵo, komencita kiam Roger de Pont L'Evêque estis ĉefepiskopo de Jorko (1154-1181) kaj poste pligrandigita.

La 14-jarcenta ĥorseĝoj havas belajn ĉizaĵojn de naturaj kaj imagaj bestoj.

La preĝejo iĝis katedralo en 1836, kiam estiĝis la diocezo de Ripon.

Monaĥejo

Laŭ iuj fontoj, Alchfrith, reĝo de Deira de 656 al 664, donis bienon por monaĥejo ĉe Ripon al Eata, abato de Melrose, sed antaŭ la fino de la konstruado Eata estis senpostenigata de Sankta Wilfrid ĉar li kalkulis la daton de Pasko laŭ la kelta, ne la roma, maniero. La monaĥejo estis tre ŝatata de Wilfrid, kiu uzis ĝin kiel bazo dum multe de sia vivo, kaj kiu enkondukis tien la arton ĉanti antifone kaj en harmonio, kun duobla ĥoro.

En 937 Adelstano eble donis al la monaĥejo la rajton de azilejo, kaj liberigon de impostoj, kvankam la ĉartoj registrintaj la donon estas verŝajne falsa. Kiel la preĝejo, la monaĥejo estis detruata de Edred en 948, kaj denove de Vilhelmo la Konkerinto en 1069. Poste ĉefepiskopoj de Jorko restaŭris ĝin.

Invado de la skotoj

En 1318 la skotoj invadis nordan Anglion kaj atingis Ripon, kiu estis savita nur per pago de la tiutempe grandega sumo de mil markoj.

Kutimoj

Ekde probable ĉ. 700, ĉiun vesperon je la naŭa horo estas blovado de korno: eble unue tio estiĝis por kunigi la loĝantaron se estus minaco, sed poste ĝi estis signalo ke la noktgardistoj ekdeĵoru.

Antaŭaj industrioj

Dum la mezepoko gravis la tolindustrio, sed ĝi preskaŭ tute ĉesis antaŭ ol John Leland (antikvisto) vizitis la urbon dum la frua 16-a jarcento. Poste oni fabrikis spronojn, kaj estis proverbo, "tiom vera kiom spronoj de Ripon", sed tiu industrio ankaŭ velkis dum la 18-a jarcento.