Ripozo
El Vikipedio
Ripozo, ŝatokupo aŭ libera tempo, estas periodo de tempo uzata for de laboro kaj baza hejma aktivado. Ĝi estas ankaŭ la periodo de laŭvole disponebla tempo antaŭ aŭ post bezonaj agadoj kiel manĝo kaj dormo, iro al laboro, labori, edukado kaj plenumado de hejmtaskoj, dommastrado kaj ĉiutaxga streso. La diferencigo inter ripozo (plezuro) kaj bezona agado estas nuance aplikita, ekzemple foje homoj faras verkorientitajn taskojn pro plezuro kaj pro longdaŭra utileco.[1]
Pri sperto konsiderinda kiel ŝatokupo, ĝi devas plenumi tri kondiĉojn:
1) Tiu sperto respondas al preciza mensostato.
2) Ĝi devas esti entreprenita vole.
3) Ĝi devas esti interne motivita de si mem. (Neulinger, 1981)
Enhavo |
[redaktu] Historio
La konceptoj de ripozo, ŝatokupo aŭ libera tempo estas supozataj kiel eliritaj en viktoria Britio fine de la 19-a jarcento, malfrue de la Industria Revolucio. Pli fruaj fabrikoj dungis laboristojn por plenumo de longaj laborperiodoj, ofte ĝis dekokhoraj ĉiutage, kun nur liberaj dimanĉoj. Ĉirkaŭ la 1870aj jaroj, pli efikaj maŝinaroj kaj apero de sindikatoj kaŭzis malpliigon de laborhoroj por tago kaj permesis la industriistojn havigi al siaj laboristoj kromajn liberajn sabatojn.
Plibonigo de transportoj ĉe fervojoj permesia al urbaj laboristoj forveturi siajn liberajn tagojn, dum la unuaj kazoj de ferioj ĉefe al marbordaj turismoejoj en la 1870aj jaroj, modo kiu disvolviĝos al industriaj landoj en Eŭropo kaj Nordameriko. Dum laboristoj uzis sian monon por libertempa agado, ekis la moderna industrio de plezuro en industriitaj landoj. Tiu viktoria koncepto - la semajnfino - antaŭvidis la komencon de la plezurtempo kiel ĝi estas konata nuntempe.
Kompreneble an aliaj socihistoriaj realaĵoj, ekzemple inter indiĝenoj de Ameriko, Afriko aŭ Aŭstralio, la disigo inter bezona aŭ deviga agado (kiel laboro) kaj libertempa agado ne estas tiom klara kaj pro tio la apero de la koncepto de libera tempo estas diferenca. Alimaniere dirite ĉe kelkaj kulturoj ĉiu tempo estas libera.
[redaktu] Tipoj de ripozo
- Aktiva libertempo estas aktivaĵoj kiuj implicas uzadon de fizika aŭ mensa energio. Malaltaj fizikaj aktivaĵoj inkludas piediradon kaj jogon, kiu bezonigas malmulte da energio kaj mezonas malmulte da kontakto aŭ konkurenceco. Altaj fizikaj aktivaĵoj kiel piedboksado aŭ futbalo konsumas multe da energio kaj estas tre konkurencemaj. Kelkaj aktivaj ŝatokupoj implicas malmulte da fizika aktiveco, sed postulas grandan mensan penon, kiel ŝako aŭ pentrado. Aktiva ripozo kaj plezuro ege koincidas.
- Pasiva ripozo estas aktivaĵoj ĉe kiuj persono ne uzas grandan fizikan aŭ mensan energion, kiel iro al kinejo, rigardi televidon, aŭ hazardludo ĉe vetaŭtomatoj. Multaj ripozfakuloj malkonsilas tiujn tipojn de ripoza aktivado, ĉar ili ne havigas profitoj kiek tiuj de la aktivaj ŝatokupoj. Ekzemple, ludi en komunuma teatraĵo (aktiva ŝatokupo) povus konstrui kapablecojn de memestimo aŭ memfido ĉe persono. Tamen, pasiva ripozaktivaĵoj estas bonaj metodoj malstreĉi multajn homojn.
[redaktu] Ekzemploj de ŝatokupoj
Homoj kiuj laboras eksterhejme kaj pasas multe da tempo sidante kaj farante sidajn oficejajn taskojn povas kromporti fizikan aktivadon al siaj vivoj per faro de sportoj dum siaj liberaj tempoj, kiel ludi pilkon, kampadi, padiri aŭ fiŝkapti. Alifalnke, homoj kies laborpostenoj postulas multe da fizka aktivado povas preferi pasi sian liberan tempon farante trankvilajn, malstreĉigantajn aktivaĵojn, kiel legado de libroj aŭ gazetoj aŭ rigardado de TV. Kelkaj homoj ĝuas kiel ŝatokupon kolekti poŝtmarkojn, poŝtkartojn, ladaĵojn, modelaŭtojn aŭ ŝipojn, botelojn aŭ antikvaĵojn.
Liberan tempon oni organizas en multaj lernejoj kaj institucioj. Lernejoj oferas multajn eksterfakajn aktivaĵojn inkludante hobigrupojn, sportajn aktivaĵojn, ĥorojn aŭ esperanto. Aliaj institucioj kiel aziloj aŭ malsanulejoj oferas ankaŭ aktivaĵojn kiel kluboj aŭ kunsidoj por ludoj.
Multe da homoj ŝtas sociigi kun geamikoj por vespermanĝo aŭ trinkado post labortago. Por multaj junuloj, havi regulan fornokton por semajno estas normala parto de sia libertempo, ĉu ili renkontas geamikojn por drinkado en iu pub, vespermanĝo en restoracio, rigardo de filmo, ludado de videoludoj aŭ dancado en noktodancejo.
Kelkaj homoj faras ripozajn aktivaĵojn kiuj havas ankaŭ longdaŭran celon. En kelkaj kazoj, homoj faras ripozajn aktivaĵojn pri kiuj ili esperas, ke tiuj iĝu plentempa aktivaĵo (ekz., volontuloj kiuj faras sansisteman helpon intence por eventuale iĝi profesia kvazaŭkuracisto). Multaj homoj studas parttempe en vesperaj universitatoj aŭ altlernejoj, kaj pro lernoŝato kaj por helpi siajn karierplanojn.
[redaktu] Kulturaj diferencoj
La tempokvanto dediĉita al ripozo varias el socio al nejbara, kvankam antropologoj opinias, ke Ĉasistoj-kolektistoj kutimas ripozi multege pli ol homoj de pli kompleksaj socioj. Kiel rezulto, triboj kiel Ŝoŝonoj de la Granda Baseno aspektis tute mallaoremaj al la unuaj eŭropaj koloniistoj.[2]
Kapitalistaj socioj often rigardas aktivajn ripozaktivaĵojn positive, ĉar aktivaj ripozaktivaĵoj postulas la akiron de ilaro aŭ servoj, kio enkuraĝigas ekonomion. Kapitalistaj socioj ofte samopinias pri atribui pli gravan statuson al membroj kiuj havas pli da riĉaĵoj.
[redaktu] Notoj
- ↑ Goodin, u Robert E.; Rice, James Mahmud; Bittman, Michael; & Saunders, Peter. (2005). "The time- c pressure illusion: Discretionary time vs. free time". Social Indicators Research k 73 (1), 43–70. (PDF file)
- ↑ Farb, Peter (1968). Man's Rise to Civilization As Shown by the Indians of North America from Primeval Times to the Coming of the Industrial State. New York City: E. P. Dutton. Ŝablono:LCC, 28. “Most people assume that the members of the Shoshone band worked ceaselessly in an unremitting search for sustenance. Such a dramatic picture might appear confirmed by an erroneous theory almost everyone recalls from schooldays: A high culture emerges only when the people have the leisure to build pyramids or to create art. The fact is that high civilization is hectic, and that primitive hunters and collectors of wild food, like the Shoshone, are among the most leisured people on earth.”

