Ripuara dialektaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ripuara dialektaro
mapo kie la ripuara (blue) vaste parolatas (verde: apenaŭ loĝata arbaro)
mapo kie la ripuara (blue) vaste parolatas (verde: apenaŭ loĝata arbaro)
dialekto • lingvo • moderna lingvo
mezfranka dialektaro
Parolata en  Germanio (Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato)
 Belgio
( Nederlando)
Parolantoj 250 000
Skribo latina
Lingvistika klasifiko

hindeŭropa lingvaro
ĝermanaj lingvoj
okcidentĝermanaj lingvoj
altgermana
mezgermana dialektaro
mezfranka dialektaro
ripuara dialektaro
Reguligita de  
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 -
  SIL -
  Glottolog ripu1236
Angla nomo Ripuarian
Franca nomo francique ripuaire
vdr

La ripuara dialektaro estas grupo de dialektoj de la germana lingvo kaj samkiel la norma germana lingvo apartenas al la okcidentĝermana lingvaro.

En sama serio de germana eldonejo interalie aperis multvendataj lingvogvidiloj kaj pri Esperanto kaj pri la kolonja dialekto ("Kölsch") de la ripuara dialektaro

Ĝi parolatas en okcidenta Germanio kaj en la germanlingva parto de Belgio, pli konkrete en sudokcidenta Nordrejn-Vestfalio (interalie en la urboj Kolonjo kaj Bonno), krome ĉe la nordokcidenta rando de Rejnlando-Palatinato, en la norda duono de orienta Belgio, kaj en la plej suda parteto de Nederlando (ĉirkaŭ la urbo Mastriĥto, kie ankaŭ parolatas la limburga).

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La dialektaro parolatas en vasta areo inter la urbo Duseldorfo norde kaj Bad Neuenahr-Ahrweiler sude, inter Eupen en Belgio okcidente kaj Siegen oriente. La teritorio esence estas la regiono, kiu historie dum multaj jarcentoj konsistigis la eklezian princlandon "Kurfürstentum Köln".

La ripuara norda parto de la germanlingva parto de Belgio nur post la jaro 1918 iĝis parto de Belgio kaj antaŭe same estis kolonja. Krome la ripuara parolatas en iuj limaj komunumoj de la provinco Limburg de Nederlando, nome en la urboj Kerkrade - la loko de la IJK de somero 1989, Simpelveld, Vaals kaj la ĉirkaŭaĵo.

La plej konataj variaĵoj de la ripuara dialektaro estas la urbaj dialektoj "Kölsch" de Kolonjo kaj "Bönnsch" de Bonno, ĉe la rivero Rejno en la centra parto de la dialektejo, kaj "Öcher Platt" (Akeno), "Dürener Platt" (Düren) kaj "Eischwiele Platt" (Eschweiler) en la okcidento.

specife formita glaso de la loka biero "Bönnsch", samnoma kiel la loka ripuara dialekto de Bonno

"Kölsch" kaj "Bönnsch" krom dialektoj ankaŭ estas lokaj specoj de biero, kaj ĉar la parolantoj de la ripuara konsideriĝas esti aparte festemaj, la dialektaro nelaste praktikiĝas en bierejoj.

Ekzistas propra vikipedia branĉo en la ripuara dialektaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]