Ripuara dialektaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ripuara dialektaro estas grupo de dialektoj de la germana lingvo kaj samkiel la norma germana lingvo apartenas al la okcidentgermana lingvaro. Ĝi parolatas en okcidenta Germanio kaj en la germanlingva parto de Belgio.

specife formita glaso de la loka biero "Bönnsch", samnoma kiel la loka ripuara dialekto de Bonno

Disvastiĝo

La dialektaro parolatas en vasta areo inter la urbo Duseldorfo norde kaj Bad Neuenahr-Ahrweiler sude, inter Eupen en Belgio okcidente kaj Siegen oriente. La teritorio esence estas la regiono, kiu historie dum multaj jarcentoj konsistigis la eklezian princlandon "Kurfürstentum Köln".

En sama serio de germana eldonejo inter alie aperis multvendataj lingvogvidiloj kaj pri Esperanto kaj pri la kolonja dialekto ("Kölsch") de la ripuara dialektaro

La ripuara norda parto de la germanlingva parto de Belgio nur post la jaro 1918 iĝis parto de Belgio kaj antaŭe same estis kolonja. Krome la ripuara parolatas en iuj limaj komunumoj de la provinco Limburg de Nederlando, nome en la urboj Kerkrade - la loko de la IJK de somero 1989, Simpelveld, Vaals kaj la ĉirkaŭaĵo.

La plej konataj variaĵoj de la ripuara dialektaro estas la urbaj dialektoj "Kölsch" de Kolonjo kaj "Bönnsch" de Bonno, ĉe la rivero Rejno en la centra parto de la dialektejo, kaj "Öcher Platt" (Akeno), "Dürener Platt" (Düren) kaj "Eischwiele Platt" (Eschweiler) en la okcidento.

"Kölsch" kaj "Bönnsch" krom dialektoj ankaŭ estas lokaj specoj de biero, kaj ĉar la parolantoj de la ripuara konsideriĝas esti aparte festemaj, la dialektaro nelaste praktikiĝas en bierejoj.

Ekzistas propra vikipedia branĉo en la ripuara dialektaro.

Eksteraj ligiloj