Rise Technology

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rise Tachnology)
Rise Technology
negoco vd
Dum 1993 - nekonata/nuntempe
Sidejo Santa Clara
vdr
Rise mP6 PR266

Rise Technology estas firmao projektanta procesorojn. La firmao estis fondita en 1993 kaj planis projekti kaj produkti nemultekostajn procesorojn. Komence temis pri klonoj de procesoroj Sun SPARC, tamen pro komercaj kaŭzoj venis al klonoj de procesoroj Intel x86. Procesoroj de Rise havis nomon mP6 kaj estis produktataj ĉe fremdaj fabrikoj (ekz IBM). En 1999 revuo EDN nomis mP6 plej bona produkto (Innovation award) inter mikroprocesoroj. Bedaŭrinde la procesoroj ne havis sukceson kaj fin-fine ĉiuj patentoj estis venditaj al firmao SiS.