Risortopesilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Risortopesilo
Risortopesilo mezurante en gramoj

Risortopesilo estas simpla mezurilo por rapide mezuri la mason per mezuro de la pezoforto. Ĝi estas farita el risorto kaj skalo. Je unu ekstremaĵo de la risorto troviĝas ringo por pendigi la ilon, kaj je la alia hoko por pendigi la mezurendan korpon.

Risortopesiolj funkcias laŭ la Leĝo de Hooke kiu diras, ke la risorto plilongiĝas proporcie al la etendanta forto. Tial la markadoj sur la skalo estas same spacigitaj.

Risortopesilo povas esti laŭnormigita por la preciza mezurado de maso en la loko en kiu ĝi estas uzata, ĉar maso kaj pezoforto estas proporciaj en iu loko. Sed sur multaj risortopesiloj estas skribita la frazo Ne laŭleĝa por komerco aŭ frazo de simila signifo. Tio okazas, ne nur ĉar la gravitokonstanto kiu ligas la mason al la pezoforto varias de unu loko al alia, sed ankaŭ ĉar la risorto povas permanente streĉi pro la ripeta uzo.

Ekzistas risortopesiloj de diversaj grandecoj. La mezurkampo de la mezurilo dependas de la risortokonstanto de la enhavita risorto. La perecizeco de modernaj bonkvalitaj pesiloj estas sufiĉe alta kaj egalas al +- 0,3 %

La unua risortopesilo en Britio estis produktita ĉirkaŭ en la jaro 1770 fare de Richard Salter de Bilston. Li kaj liaj nevoj John & George fondis la firmaon de George Salter & Co., daŭre famaj produktantoj de pesiloj, kiu en 1838 patentis la risortopesilon.