Rita Montaner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rita Montaner en 1923
Rita Montaner en 1938
foto de la filmo El romance del palmar

Rita Montaner estas la artista nomo de Rita Aurelia Fulceda Montaner y Facenda (*Guanabacoa, 20an de aŭgusto 1900 - † Havano, 17an de aprilo 1958). Ankaŭ konata kiel La Unika, estis unu el la plej brilaj kubaj artistinoj, ŝi laboris en teatro, radio, kino kaj la televido atingante rimarkindan sukceson kaj naciskale kaj internaciskale.

Rita estis filino de blankulo kaj de mulatino, kreskis en miksita etoso de eŭropa kaj afrika kulturoj. Ŝi komencis lerni pianludadon en la Muziklernenjo Peyrellade, kie ŝi ricevis la Ormedalon kun nur 13 jaroj. Ŝi finis siajn studojn pri kantado, pinaludado kaj armonio en 1917. Post la fino de la studoj sin dediĉis al kantado kvankam multaj personoj diris ŝin ke ŝi povus havi brilan estonton pro la pianludado.

Ŝi estis la unu ina voĉo de la kuba radio. Kundividis la scenejon kun prestiĝaj artistoj kaj kubaj kaj internaciaj. Kelkaj el la plej elstaraj tekstistoj de la epoko speciale verkis partiturojn por ŝi, kiel ekzemplo estas Gonzalo Roig per la muzikaĵo “Cecilia Valdés”, Moisés Simons per “El manisero”, Eliseo Grenet per “Ay Mamá Inés”, Ernesto Lecuona per “ El cafetal”, Gilberto S. Valdés per "Ogguere" inter aliaj. Ŝia arto trairis multajn lokojn de la mondo kiel Usono kaj Eŭropo.

Vojaĝis al Parizo kie prezentis sin en la Teatro Olimpia en 1928 kaj poste estas dungita por anstataŭi la aktorinon Raquel Meller en Palace. Krome, ŝi partoprenis la spektaklon de la vedeto Josephine Baker. Post mallonga paŭzo en Kubo, vojaĝis al Usono por kanti en Wonder Bar de M. Jolson.


En la jaro 1935 ĉefrolis spektaklon kreita de Gilberto Valdés en la Ĉefteatro de la Komedio. En tiu teatrejo mem ŝi interpretis temojn kiel “Sangre Africana”, “Bembo”, “Tambó ” kaj “Oggere”. Poste ŝi aktoris en la filmo “Romance en el Palmar”. Samjare estas elektita kiel Reĝino de la Radio. Aliaj filmoj kie ŝi aktoris estas "María la O" en 1949 kaj "La Única" en 1954. Kantis en la kabaredo Mulgoba kun la artisto Bola de Nieve, kaj poste en Tropikano dum naŭ jaroj.

Ŝia plej disvolviĝo estis kiel lirika kantistino kun granda lerteco kiu iris ekde Mamá Inés en 1927, ĝis La Medium kaj El teléfono, de la itala Gian Carlo Menotti interpretitaj de ŝi en 1955. Krom aktorino rimarkindas sian delikatan stilon en kanzonoj kiel “Canción azul” kaj “Siboney”, verkitaj de Lecuona, kiujn ŝi surbendigis en 1928. Forpasis pro kancero.

Postmorta Omaĝo

Rita Montaner aperas kiel unu el la ĉefaj ĉefroluloj en la romano La isla de los amores infinitos (La insulo de la senfinaj amoj) (Grijalbo, 2006), de la kuba verkistino Daína Chaviano.