Rita sinlavado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jesuomlavas la piedojn al la apostoloj, (Giotto (Kapelo de Scrovegni en Padovo)

Rita sinlavado estas religia ago celanta la spiritan purigon de la koro per la pento kaj reharmoniiĝo kun la “sankta”. Ĝi povas esti parta kaj tuta, aktiva kaj pasiva.

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La koncepto pri rita sinlavo varias laŭ la kultoj kaj laŭepokoj. Temas pri humiliga ago en la transigaj ritoj kaj nur favoriga aŭ devoteca ago ĉe Dio aŭ alia ĉiela estulo en aliaj kazoj kaj povas esti plenumita antaŭ ol oni oferas aŭ preĝas aŭ poste aŭ dume.

Ĝi kutime, certe en kristanismo, havas nenion aŭtonoman: ĝia religia efiko dependas tute de la intencoj kaj animdispozicioj de la devotulo, kvankam tie kaj tie en la pasinto kaj foje ankoraŭ hodiaŭ troviĝas praktikantoj kiuj atribuas al la sankta ago ion efikan pro sia propra naturo.

Apartenas al la religia kategorio de rita sinlavado ankaŭ ceremonioj kiel la hebrea Tevilah (rito de konvertiĝo de nehebreoj) per la mikveh (mergiĝo en akvo), la kristana bapto kaj la aspergoj de diversaj religioj.

Rita sinlavado estis praktikata ĉe ĉiuj orientaj religioj: Moseo ĝin preskribas al la izraelidoj. Same, ĝi estis religio kutimo ĉe la grekoj kaj la romanoj.

Rita sinlavado en Kristanismo[redakti | redakti fonton]

En kristanismo kaj bapto kaj piedlavado povas esti konsideritaj formoj de rita sinlavado.[1]

La rita sinlavado fariĝas per la uzo de la akvo, kiu laŭ Jeĥezkel [16,49; 23,40) estas elemento kiu purigas ne nur fizike: la biblia gastigeco esprimiĝis ankaŭ per la servo de la piedlavado por forigi la polvon de la strato (Genezo 18,4; 19,2) , Luko 7,44; 1Tim 5,10) kaj signifas amon: Jesuo antaŭtage de sia morto, volis plenumi tiun funkcion de servisto kiel signalo de humilo kaj karitato (Joh 13,2-15).
La fizika purigo devis signifi moralan purigon (vidu: (Psalmo 26[25],6; kaj Mt 27,24). Je la epoko de Jesuo la pia hebreo estis invitita sin purigi sepfoje tage. Laŭ Jesuo kaj apostoloj pli ol la rita sinlavado valoras la purigo de la koro per la pento kaj reharmoniiĝo kun Dio. La juda cerimoniaro antaŭvidis purigojn per akvo por la Ĉefpastro tuj antaŭ ol ricevis la konsekron same kiel en la tago de la purigo (Es 29,4; 40,12); Jesuo starigis la novan manieron por sin purigi nivele de la koro, kaj tion esprimis simbole per la tranŝanĝo de la akvo al vino, kiu simbolis ĉu la Spiriton ĉu vortonn purigantan (Joh 15,3; 13,10).

Rita sinlavado en la Katolika Eklezio[redakti | redakti fonton]

En la Katolika Eklezio estas antaŭvidita tri tipojn de korpaj ritaj sinlavadoj en la Meso: antaŭ la meso, post la ofertorio kaj post la komunio: dum tiu lasta oni purigas antaŭe la kalikon per akvo kaj poste la fingrojn.
Tiu rito estas ofte uzata dum ekzorcismoj.

Arta kruĉo por rite purigi la fingrojn dummese

Benita akvo estas ankaŭ, kelkeloke, uzata ĉesojle de la preĝejo; oni rajtas, krome, ĝin uzis ankaŭ private (dome, laboreje...), observante tamen la antaŭsuperstiĉajn normojn de la Eklezio. En iuj sanktejoj estas devoteca praktiko trinki akvon kiel en Lourdes: ĉi-kaze valoras nur la normo ke temas nur pri preĝa ago signifanta la helpopeton ĉe la Sinjoro kaj samtempe humilon kaj akcepton de la dia volo. [2]

En la libraj ritaroj estas menciata la principo de la bibliaj profetoj laŭ kiuj nek salpetro nek potaso povus forlavi la kulpojn de ribela koro.

Rita sinlavado en Islamismo[redakti | redakti fonton]

Piaj sinlavadoj estas ofte praktikataj de islamano; ili dividiĝas en sinlavadoj minoraj kaj ritaj sinlavadoj majoraj.

La rita purigo en Islamo okazas aparte en la preparo al la rito de la preĝo;
la rita purigado teorie restus valida laŭ la tuta tago, sed ĝi fariĝas necesa ĉiukaze kiam okazas apartaj eventoj: la pasaĵo de la vento, la dormo, kontaktoj kun la alia sekso (laŭ diversaj skoloj), senkonsciiĝo, aŭ la emisio de sango, spermo aŭ vomo.

Islamanoj praktikas ritan sinlavadon en Istanbul

La rita purigo prenas la formon de rita sinlavado, minoran Vozuo, kaj majoran Guslo ((ghusl),), depende de cirkonstancoj. La majora rita sinlavado, kiu inkluzivas la tutkorpan mergiĝon, estas deviga por la virinoj postmestruaj, por la kadavroj ne mortintaj en batalo, kaj post seksago, kaj libere estas praktikata en diversaj ceteraj okazoj, ekzemple, ĵus antaŭ la preĝo de la vendredo.
Alternativo estas la tieldirita “senakva rita sinlavado” (tayammum), en kiu oni utiligas sablon aŭ teraĵojn se ne disponeblas sana akvo aŭ okaze de vundo aŭ de malsano en kiu estas malkonsilita la akvo. La ago devas esti ripetata antaŭ ol la komenciĝo de la deviga preĝo.

La minora formo (Vozuo) povas esti praktikata antaŭ la komenciĝo de la Guslo por garantii la efektivan lavadon de la tuta korpo kaj komprenas la buŝan higienon, la brosadon de la dentoj, la lavadon de la nazo, de la buŝo, de la brakoj ĝiskubute kaj de oreloj. En la minora formo, la fidelulo devas observi la normojn prekribitajn de la Korano.

Foje varias tamen la ritaj normoj laŭ la teologiaj skoloj kaj laŭ la sektoj.

Rita sinlavado en Hinduismo[redakti | redakti fonton]

Homoj laŭrite sin lavas por prepariĝi al la preĝo (Moskeo Badŝahi, Lahore, Pakistano).

En la Hinduisma tradicio, la ritaj sinlavadoj estas ĉiutaga praktiko (la bramanoj, aparte sin rite purigas ĉiumatene) dum la publikaj ceremonioj aŭ post varispeca infektado. Signifan rolon de rita purigado plenumas la bano en lagoj kaj riveroj sanktaj, kiel Gango. Ĝuste ĉe la konfluejo de la Gango kun Yamuna, ĉe Allahabad, ĉiun 12an datrevenon okazas la religia festo plej granda en la mondo, la Kumbhamela, en kiu milionoj da personoj partoprenas en publika rita sinlavado

Tia rita purigado inkluzivas la Achamana[3], ritaron en kiu la sinlavadoj estas akompanataj de specifaj Mantroj kaj sekvataj de la aplikado de la tilaka (ekstera kaj videbla signo). En la sinlavada ritaro de abhisheka, la murtoj (bildoj kaj samsignifikaĵoj) de la Devaoj (Dioj) estas rite purigataj per akvo, mielo, gio (butero), ktp.

Rita sinlavado hinduisma, en Alagarkoil, najbare de Madurai (Tamil Nadu, Hindio).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [5] Pri kristanaj ritoj de perakva purigado
  • [6] Hinduisma puriga simbolaro
  • [7] Libro de la katolika ritaro
  • [8] Simbologio de la akvo en la framasonaj ritoj.

Ritaj sinlavadoj en la diversaj religioj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tamen inter la du, laŭ la kredo, malsamas la signifo kaj la valoro: la dua estas nur ceremonio kies spirita efiko dependas nur de la volo kaj animdispozicio de la devotulo, dum en la unua la akvo estas esenca elemento por realigi la sakramenton, kies spirita efiko realiĝas sendepende de la animkondiĉoj de la inicito. Vidu la diferencon inter Sakramento kaj sakramentalo.
  2. [1] Libro de la katolika ritaro]
  3. Achamana: Hindu Symbols - Sipping water or Achamana