Ritidomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ritidomo de 8-jara blanka abio
sekco de 5-jara pina trunko (la bruna parto estas la ritidomo)

La ritidomo esas la plej ekstera tavolo de la plej granda parto de la arboj. Ĝi estiĝas el la korko kaj la mortaj partoj de la basto. La ritidomo protektas la subajn tavplojn de la trunko kontraŭ fizikaj influoj, ekzemple temperaturo, pluvo, vento, fajro kaj mekanikaj influoj. Ĝi protektas kontraŭ damaĝbestoj kaj infektoj.

Estiĝo de la ritidomo[redakti | redakti fonton]

La primara epitelia histo[redakti | redakti fonton]

Komence la epidermo estas la ekstera histo de la juna ŝoso. Ĉar la epidermo estas daŭra histo, do la ĉeloj ne plu kapablas multobliĝi, ĝi disŝiriĝas pro la sekundara dikkreskado kaj la planto devas formi sekundaran eksteran histon, la peridermo.

La sekundara ekstera histo[redakti | redakti fonton]

Por anstataŭi la ne plu funkcianta epidermo, la planto reembriigias unue peridermaj ĉeloj. Ili fariĝas denove meristemaj ĉeloj kaj povas dividiĝi. Tiu sekundara, malmulttavola histo nomiĝas felogeno. Ĝi formas internen la felodermon kaj eksteren korkon (felemo). Ĉe kelkaj arboj la primara peridermo restas intakta longe aŭ eĉ dum la tuta vivo de la arbo. Tiaj arboj ofte havas lenticelojn por aerumi. Ezemploj de tiuj arboj kunsekundara eksterna histotavoloj estas fago kaj karpreno.

Vundiĝoj de la arboŝelo kunkreskas dum la tempo kaj estas videblaj ankaŭ post jardekoj, msale al arboj kun peridomo.

La terciara ekstera histo – la peridomo[redakti | redakti fonton]

Ĉe multaj arboj la felogeno ne povas samrapide kreski ol la dikiĝo de la arbo (sekundara dikkresko). Ĝi denove disŝiriĝas La nova disŝiro kaŭzas kreskon de nova peridermo. (interna peridermo). La nun fortranĉitaj partoj de la basto mortas kaj formas kune la ritidomon, kiu pro la unuflanka dividaktiveco de la felgeno, kontinue kreskas.

Diversaj formoj de la ritidoma histo de arboj[redakti | redakti fonton]

Tri tipoj de ritidomo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tri tipoj de ritidomo ĉe arboj.

Krome ekzistas tri tipoj de arboj kun surfaca peridermo (ekstera tavolo estas korko):

  • glata arboŝelo (ekzemple Fagus sylvatica)
  • ringkorko (ekzemple Prunus avium)
  • amasa korko (ekzemple Quercus suber)

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dietrich Böhlmann: Warum Bäume nicht in den Himmel wachsen – Eine Einführung in das Leben unserer Gehölze, Quelle & Meyer Verlag, Wiebelsheim 2009, ISBN 978-3-494-01420-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]