Ritmosekcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ritmosekcio (aŭ ankaŭ ritmogrupo) estas tiu muzikistaro ene de bando, kiu respondecas la ritmon de muzikpeco. Ritmosekcio konsistas plejparte el frapinstrumentoj kiel frapinstrumentaro kaj/aŭ perkutinstrumentoj, kiuj ĉefe reprezentas la ritmon, basinstrumentoj kiel kontrabaso aŭ elektra basgitaro, kiu metas per la baslinio la harmonian fundamenton, kaj harmonio-instrumentoj kiel piano aŭ/kaj gitaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]