Rivas (Nikaragvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rivas
Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Nikaragvo
Departemento Rivas
Fondita en 1835
Urbestro Wilfredo López Hernández
Demografio
Geografio
Koordinatoj
11°26′N 85°50′U  /  11.433°N, 85.833°U / 11.433; -85.833 (Rivas (Nikaragvo))
Horzono UTC -6
Situo de Rivas (Nikaragvo) (Nikaragvo)
DMS
Situo de Rivas (Nikaragvo)
Situo de Rivas (Nikaragvo)
v  d  r
Information icon.svg

Rivas estas la ĉefurbo de la samnoma departemento Rivas en la sudo de Nikaragvo ĉe la landlimo al Kosta-Riko. Je la 1a de januaro 2005 la urbo havis 26.046 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Rivas okazis du bataloj de la centramerika milito kontraŭ la pirato William Walker. La unua batalo en Rivas okazis je la 11a de aprilo 1856. La soldataro de Kosta-Riko, estrita de la prezidanto Juan Rafael Mora Porras venkis kontraŭ la soldatoj de Walker. Poste multaj el la anoj de la kostarika armeo suferis je ĥolero kaj la piratoj denove okupis la urbon.

En la dua batalo de Rivas, kiu okazis je la 11a de aprilo 1857 militfortoj el kvin centroamerikaj ŝtatoj, gvidataj de la generalo José Joaquín Mora Porras klopodis okupi la urbon, kie estis la piratoj gvidataj de Walker mem. Post kvarhora batalo la centramerikaj militfortoj devis cedi pro multaj perdoj. Kvankam la piratoj venkis tiun duan batalon de Rivas, ĝi estis la lasta batalo de Walker, ĉar je la 1a de majo 1857 Walker akceptis la kapitulacion.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Urbestro de la urbo Rivas post la balotoj je la 9a de novembro 2008 estas la bestobredisto Wilfredo López Hernández de la partio FSLN. Li estas la unua urbestro de tiu partio en Rivas.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurbo[redakti | redakti fonton]