Rivella
Rivella estas ekde 1952 trinkaĵa marko de Svisujo. La senalkohola trinkaĵo kun karbonata acido enhavas 35 % selakton. La fabriko Rivella AG estas en Rothrist, en Kantono Argovio, Svisujo. La familio de fondisto Robert Barth posedas la fabrikon.
Nomo
La nomo "Rivella" estas de la komunumo en Kantono, "Riva San Vitale" kaj ankaŭ de itala vorto "Rivelazione". [1]
Specoj
- Rivella Rot Rivella ruĝa (kun sukero)
- Rivella Blau Rivella blua (sen sukero)
- Rivella Grün Rivella verda (kun verda tea-ekstrakto)
- Rivella Gelb Rivella flava (kun sojfabo- anstataŭ selakto)
- Rivella Rot Rivella ruĝa enhavas sukeron. (1600 kJ)
- Rivella Blau Rivella blua enhavas nur 14 gramojn da selakto kaj artefaritajn (Ciklamaton, Acesulfamon) anstataŭ sukero; (300 kJ).
- Rivella Grün Rivella verda enhavas verdan tean ekstrakton (0,05 %) 1999 kun sukero ("100%"), ekde aprilo 2007 kun nur malpli "50 %" da sukero, sed kun fruktozo kaj sukraloso E955sukraloso); (750 kJ)
Rivella en eksteraj landoj
Rivella estas nacia trinkaĵo de Svisujo en jaro 2008 (15,2 %).[3] Rivella estas numero 2, numero 1 estas Coca-Cola.
Oni vendis Rivellan bluan ekde ĉirkau 1960 ankaŭ en Nederlando.
Ekde 28-an aprilo 2008 Emil Steinberger faris reklamon en Germanujo: "Erfrischung mit Schweizer Akzent". Refreŝo kun svisa akcento. Ekde 2011 Michael Mittermeier faris la reklamon pri Rivella.