River Phoenix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
River Phoenix.jpg

River PHOENIX [river finiks] (naskiĝis la 23-an de aŭgusto, 1970, mortis la 31-an de oktobro, 1993) estis usona aktoro kaj muzikisto.

River Phoenix naskiĝis en Madras, Oregono. La nekutima antaŭnomo River (= Rivero) supozeble reprezentis la hipiajn idealojn de liaj gepatroj - du fratinoj de li nomiĝis ekz. Rainbow (=Ĉielarko) kaj Liberty Butterfly (=Libereco Papilio).

Jam kiel sep-jara knabo River publike kantis kaj gitaroludis, ĉefe en Centra kaj Suda Ameriko, kie la familio vagadis. Poste, ree en Usono, la 10-jarulo aperis en televidserioj kaj varbanoncoj. Lia kino-kariero komenciĝis en 1985 kun la filmo Explorers (Esploristoj). Sekvis filmo post filmo, grandaj kaj malgrandaj roloj. Sian lastan filmrolon (en Dark blood) li tamen ne plu povis fini: Je la 31-a de oktobro 1993 River Phoenix mortis pro trodozo da drogoj.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Explorers (1985)
  • Stand By Me (1986)
  • The Mosquito Coast (1986)
  • A Night in the Life of Jimmy Reardon (1988)
  • Running on Empty (1988)
  • Little Nikita (1988)
  • Running on Empty (1988)
  • Indiana Jones kaj la Lasta Krucmilito (1989)
  • I Love You To Death (1990)
  • Dogfight (1991)
  • My Own Private Idaho (1991)
  • Sneakers (1992)
  • The Thing Called Love (1993)
  • Dark Blood (1993, ne finita)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]