Rivero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rivero prezentas akvomason, kiu fluas en natura fluejo kaj sin nutras per surfacaj kaj subteraj akvoj de sia baseno. Pri la esplorado de riveroj okupiĝas unu el branĉoj de tera hidrologio – rivera hidrologio.

Rivero kun siaj alfluantoj formas riveran sistemon, kies karaktero kaj evoluo dependas de la klimato, reliefo, geologia strukturo kaj amplekso de la baseno (akvokolekta areo). Riveroj dispartigas je montaraj kaj ebenaĵaj (akvodividilo). Montarajn rojojn subeniĝante krutajn deklivojn oni nomas torentoj. Laŭtempaj riveroj nomiĝas Uedoj. Ili troviĝas en Saharo kaj aliaj samklimataj regionoj, estas sekaj, sed pleniĝas de akvoj post pluvegoj.

Kiam rivero defluas ĉefan branĉon aŭ lagon, oni parolas pri defluanto.

Rivero estas grava elemento de naturmedio: fonto de trinkebla kaj industria akvoj, natura akvovojo, fonto de hidroenergio, hejmo de fiŝoj kaj aliaj organismoj. Akvoj de multaj riveroj, precipe en evoluintaj landoj, estas malpuraj. Oni uzas ĉiajn rimedojn, leĝdonajn, teknikajn, sanitarajn, por limigi kaj eviti trafon de malpuraĵoj en riveroj.

Navigeblaj riveroj, kiuj pasas sur la teritorioj de pluraj landoj, estas malfermitaj por komercŝipoj (Danubo, Rejno, Kongo). Regulojn de rivernavigado determinas internaciaj traktatoj.

Plej longaj riveroj:

NomoLongo, kmNomoLongo, km
Amazono (+Ukajalo)7,025Mekongo4,500
Nilo (+Kagera)6,671Amuro (+Ŝilka-Onon) 4,440
Misisipo (+Misuro) 6,212Leno 4,400
Jangzio (Blua rivero) 5,800Kongo (+Lualabo) 4,320
Obo (+Irtiŝo)5,410Makenzio (+Atabasko) 4,240
Flava Rivero4,845Nigero4,160
Parano (+Grande) 4,700Jeniseo4,092

Aliaj konataj riveroj:

Vidu ankaŭ


Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri rivero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero. 
  • Citaĵo
     El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj. 
  • Citaĵo
     Ne moku riveron, ne atinginte la teron. 

Eksteraj ligiloj

greke http://web.archive.org/20040113135255/home.comcast.net/~igpl/Rivers.html greke http://www.mlit.go.jp/river greke http://iac.wa.gov/Documents/SRFB/Log_Jam_Report.pdf#search='log%20jams%20and%20salmon' greke http://www.srbc.net/about.htm

Referencoj

  1. [1]

Ŝablono:LigoElstara