Rivero Agüera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agüera
Fluejo de Agüera en maron
rivero
Bazaj informoj
Longeco 21 km
Akvokolekta areo 136 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 600 m
Enfluejo Kantabra Maro
Geografio
vdr

La rivero Agüera [aGŬEra] estas rivero en la nordo de Hispanio, en la Kantabra Kornico. Ĝi fluas tra la provincoj Kantabrio kaj Biskajo en la Kantabran Maron.

La elfluejo de la rivero situas ĉirkaŭ la rivereto Burgueño, inter la municipoj Valle de Villaverde kaj Artzenales, kaj fluas en la maron tra la estuaro de Oriñón, inter la municipoj Guriezo kaj Castro Urdiales.

Ties ĉefaj alfluantoj estas la riveroj Remendón, Andino kaj Rioseco. Ties tutjara akvofluo estas 112 hm³. La rivero donas sian nomon al la kantabra distrikto Asón-Agüera, kune de la rivero Asón.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]