Aulne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rivero Aulne)


Aulne
Le Ster Aon bretonlingve
Rivero
Rivero Aulne vidata de supre de Landévennec
Lando Francio Francio
Regiono Bretonio
Urboj
Fontrivero Lohuec
 - situo Côtes-d'Armor, Bretonio, Francio
Enfluejo Rodo de Brest
 - situo Finistère, Bretonio, Francio
 - koordinatoj 48° 16′ 52″ N 4° 16′ 08″ U / 48.28111 °N, 4.26889 °U / 48.28111; -4.26889 (mapo)
Longo 140 km (87 mi)
Vikimedia Komunejo: Aulne (river)

Rivero Aulne (Aon bretonlingve) estas franca marborda rivero longa je 140 km[1], kiu fontas sur la komunumo Lohuec en departemento Côtes-d'Armor kaj elfluas en la rodon de Brest je la nivelo de la komunumoj Landévennec kaj Rosnoën. Ĝia vala parto nomiĝas ankaŭ "Rivero de Châteaulin".

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La nomo Aulne venas de la modifo de la kelta vorto AvenAvonAoun kaj de la esprimo, kiu estis derivita en la bretonan lingvon kiel Steir-AounSter-Aoun, tio estas "profunda rivero"[2].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rivero Aulne en Poullaouen ĝuste vale de sia kunfluejo kun rivero Squiriou
Malnova ponto sur rivero Aulne norde de Poullaouen
Rivero Aulne en Locmaria-Berrien

Mara rivero longa je 140 km, rivero Aulne fontas en Lohuec, apud la loko nomata Penn Aon, oriente de Menez Are. Tiu mara rivero fluas en sia monta parto de nordo al sudo, en fendo inter Lanneanou kaj Landeleau farita per la erupcio de la granita masivo de Huelgoat. Pli alvale, post la kunfluejo kun rivero Hyères, ĝi fluas paralele al la armorika direkto de la faldoj, tio estas de oriento al okcidento. Sed ĝi desegnas tre kurbaj kaj interkrutaj meandroj : inter la kunfluejo kun rivero Hyères en Pénity-Saint-Laurent, komunumo de Landeleau, kaj Châteaulin, ĝia fluejo estas longa je 60 km sed la birdfluga distanco estas nur 30 km[3].

Alvale, inter Pont Triffen kaj Port-Launay, rivero Aulne estas kanalizita kaj konsistigas parton de la kanalo inter Nantes kaj Brest. Rivero Aulne finiĝas per rio laŭ siaj 18 lastaj km inter Châteaulin kaj Rosnoën, kiu estas submetata al la influo de la tajdoj. Tiu parto de la rivero, de Port-Launay al la maro, estis ofte nomata mara Aulne kaj fluas en la rodon de Brest je la nivelo de Landévennec.

Meandro de mara Aulne ŝirmas la ŝiptombejon de Landévennec.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rodo de Brest.
mapo de rivero Aulne kaj ties ĉefaj flankriveroj

Kanalizita rivero Aulne, parto de la kanalo inter Nantes kaj Brest[redakti | redakti fonton]

De la kunfluejo kun rivero Hyères ĝis Châteaulin kaj eĉ Port-Launay, la meza fluejo de rivero Aulne koincidas kun parto de la kanalo inter Nantes kaj Brest, ne plu uzata por komerca navigado, sed alloga por la kanfiŝistoj kaj la padantojn sur la haŭlvojo. Turisma navigado ekzistas ĉirkaŭ Châteauneuf-du-Faou.

Estuaro de rivero Aulne kaj rodo de Brest[redakti | redakti fonton]

Geologia mapo de la rodo de Brest
La malnovaj meandroj de rivero Aulne sub la rodo de Brest

Dum la kvaternaraj glaciepokoj, kaj parte dum la lastaj glaciepokoj risa Glaciepoko kaj vurma Glaciepoko, rivero Aulne ankoraŭ fluis tra la nuna situo de la rodo de Brest por aliri Atlantikon, la marnivelo estis tiam je 80 ĝis 120 metroj sub la nuna nivelo. Sub la akvo de la rodo de Brest ekzistas tre kurbaj meandroj de la malnova fluejo de rivero Aulne, duone mergitaj (la duoninsulo de Landévennec estas la lobo de malnova meandro) aŭ tute mergitaj. La marbordaj riveretoj, kiuj elfluas en la rodon de Brest, inkluzive de rivero Élorn, estis tiutempe flankriveroj de rivero Aulne.

Beletro[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SANDRE. Slipo pri rivero Aulne (J3--018-). Alirita 18-a de oktobro 2008..
  2. Adolphe Joanne, "Dictionnaire géographique et administratif de la France et de ses colonies", tome 1, A-B, 1890, legebla de http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k73389j/f229.image.r=Ellez.langFR
  3. L. Gallouedec, revuo "Annales de géographie", jaro 1893, n°10, legebla de http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k104135h.r=Landeleau.f56.langEN.hl
  4. http://www.menezhom.com/IMG/pdf/DossierPresse_MHJ_D.pdf[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]