Bracea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rivero Bracea)
Bracea
fluanta akvejo
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Toledo
vdr
Mezepoka ponto super la rivero Bracea

La rivero Bracea estas rivero aŭ rojo situanta en la provinco de Toledo, Hispanio, alfluanto de la rivero Algodor, kiu ekfluas ĉe la deklivaro de la Montoj de Toledo. Post kelkaj kilometroj el ties ekfluo ĝi trapasas la naturan lokon Boca del Congosto, kie situantas la Kastelo de Las Guadalerzas kaj mezepoka ponto super ĝi.

Pste la rivero trapasas la bienon «La Caleruela», kie ĝi dividiĝas en 2 branĉoj kiuj poste unuiĝos post kelkaj kilometroj, proksime de la bieno «La Torrecilla», kie ĝi elfluas en la riveron Algodor, je malmultaj kilometroj de la vilaĝo de Los Yébenes.