Rivero Casamance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Casamance
La rivero Casamance ĉe Ziguinchor
La rivero Casamance ĉe Ziguinchor
La rivero Casamance ĉe Ziguinchor
rivero
Bazaj informoj
Longeco 320 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Atlantiko
Geografio
Landoj Senegalo
Regionoj Casamance
Trairataj urboj Ziguinchor, Goudomp, Sediu, Diatakunda, Tanae kaj Kolda
vdr

Casamance [kasaMANS] estas rivero en suda Senegalo kiu fluas okcidenten ĉefe al la Atlantika Oceano de ĉirkaŭ 320 km en longo – de kiuj 130 km navigeblas. Casamance estas la ĉefa rivero de la regionoj de Kolda, Sédhiou kaj Ziguinchor – kolektive konataj kiel Casamance pro la rivero – inter Gambio kaj Gvineo-Bisaŭa (se la mapo de Senegalio aspektas kvazaŭ profila homa vizaĝo, Dakaro estus en la naspinto kaj Casamance en la mentono).

Estas pramŝipo ĉe Ziguinchor, unu el la plej gravaj urboj ĉe la rivero. Aliaj gravaj urboj aŭ urbetoj ĉe la rivero estas Goudomp, Sédhiou, Diatakunda, Tanae kaj Kolda.

La proksima grava estuaro sude estas tiu de la rivero Farim en Gvineo-Bisaŭa, kaj norde, la Rivero Gambio, nomiga de la ŝtato Gambio.

En la regiono de Casamance okazas ekde 1990 la konflikton de Casamance.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu artikolo estas traduko de la angla versio kiu siavice estas traduko de la Franlingva Vikipedia artikolo fr:Casamance (fleuve).