Rivero Cruces

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Cruces
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Landoj Ĉilio
Regionoj Los Ríos (Ĉilio)
Map
vdr
Vido de Valdivia el la okcidenta flanko de la rivero Cruces.

La Rivero Cruces (en hispana Río Cruces, signife Krucoj) estas rivero ĉe Valdivia, Ĉilio. La Rivero Cruces originiĝas el montetoj ĉe la vulkano Villarica kaj flua poste en sudokcidenta direkto: ĝi estas 125 km longa kaj kolektas akvon el baseno de 3,233 km². La suda kaj fina parto de la rivero sekvas la linion de la Valdivia Marborda Montaro. Ĉe Valdivia ĝi estas trapasata de la ponto Río Cruces ĉe ties enfluo en la riveron Valdivia. La malgranda vilaĝo de Punucapa estas la ĉefa centro por turismo en Rivero Cruces. La rivero fluas tra (aŭ ĉe) la urboj Loncoche, Lanco, kaj Mariquina. Kelkaj el la humidejoj de la malsupra parto de la rivero estas ene de la Naturrezervejo Carlos Anwandter, protektata areo ĉe la rivero kiu etendas el Punucapa sude al San Luis de Alba Fort norde.

Koordinatoj: 39° 42′ 26″ S 73° 11′ 51″ U / 39.70722 °S, 73.19750 °U / -39.70722; -73.19750 (mapo)