Rivero Fowey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Fowey
rivero
Bazaj informoj
Longeco 40 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Manika Markolo
Geografio
Landoj Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Regionoj [[]]
Map
vdr
mezepoka ponto trans Rivero Fowey ĉe Lostwithiel

Rivero Fowey estas rivero de Kornvalo, Anglio.

Ĝia fonto situas sur Erikejo Bodmin. Proksime al la limo de tiu erikejo estas akvofalo. La rivero fluas en la Manikon ĉe la urbo Fowey. Nur la dek kilometrojn plej proksimaj al la maro navigeblas. La estuaro estas granda natura haveno, kien somere alvenas miloj da jaktoj.

Inter la urboj kaj urbetoj apud Rivero Fowey estas Lostwithiel, kiu situas ĉe la kapo de la rivera estuaro, kaj kiu antaŭe estis inter la plej gravaj urboj de Kornvalo.