Rivero Mayabeque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Mayabeque
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr
Elfluo de la rivero Mayabeque ĉe la akvoj de la Golfo de Batabáno

22° 40′ 26.6″ N 82° 8′ 48.72″ U / 22.674056 °N, 82.1468667 °U / 22.674056; -82.1468667 (mapo)

La rivero Mayabeque estas la plej longa (53 km) kaj grava rivero de la nuna provinco Mayabeque en Kubo. Ĝi fluas de nordo al sudo, naskiĝante en Escaleras de Jaruco, transiras la ebenaĵon de Bainoa kaj la valo de Güines kaj dividiĝas en plurajn kanalojn ĉe la marbordo. Ĝiaj akvoj estas retenitaj en la baseno Pedroso kaj estas uzataj por la irigacio. Ĉ e ĝiaj bordoj situas la historia urbo Güines.La rivero ankaŭ estas allogaĵo por naĝantoj dum somero, en la elfluejo ĉe la strando Mayabeque en Melena del Sur.

Inter la plantoj kiuj kreskas en la ĉirkaŭo de la rivero troviĝas abundaj arboj kaj arbustoj el diversaj specioj kiel manglo kiu donas ruĝan koloron al la akvo. La unua dokumentita mencio pri la rivero venas de 1509 (tiam nomata Onicajinal), nur 17 jarojn post la alveno de la hispanoj.