Rivero Mobile

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mobile
rivero
Bazaj informoj
Situo en Alabamo, Usono
Longeco 72 km
Fluo
Fonto kunfluo de rivero Tombigbee kaj rivero Alabama
- Alteco super marnivelo 1 m
Enfluejo ĉe Mobile en la Golfon de Meksiko
- Alteco 0 m
Altecodiferenco 1 m
Geografio
vdr

Mobile estas rivero en la subŝtato Alabamo de Usono. Ĝi ekestas per kunfluo de rivero Tombigbee kaj rivero Alabama kaj post vojo de 72 kilometroj ĉe la urbo Mobile fluas en la Golfon de Meksiko (ekzakte en ties "golfeton de Mobile"). Ĉiuj tiuj toponimoj estas referencoj al la indiĝena tribo Mabila, kies anoj de pratempoj vivis en la regiono.

la rivero ĉe Mount Vernon