Rivero Namoi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Namoi
rivero
Bazaj informoj
Longeco 708 km
Fluo
Geografio
Landoj Aŭstralio
Regionoj Novsudkimrio
vdr
Sablejo ĉe la bordoj de la rivero Namoi ĉe Cuttabri.

La rivero Namoi estas ĉefa alfluanto de la rivero Darling en interna Novsudkimrio, Aŭstralio.

Fluo[redakti | redakti fonton]

La eko de Namoi estas la riveroj Macdonald, Peel, Cockburn kaj Manilla, el la okcidentaj deklivoj de la Granda Disiganta Montaro ĉe la Norda Altebenaĵo (Novsudkimrio). Aliaj pli malgrandaj alfluantoj estas Cobrabald, Coxs Creek, Maules Creek, Mooki kaj Bundock Creek. Ĝi elfluas oriente de Niangala kaj fluas ĝenerale nordokcidenten post ties kunfluo kun ties ĉefa alfluanto, nome Cobrabald, poste ĝi pasas tra la vilaĝoj Woolbrook kaj Bendemeer. Ĝi plufluas okcidenten por iĝis Namoi ĉe Boundary Creek ĝuste oriente de kie la rivero eniras an la Nacia Parko Warrabah.

La Namoi preterfluas Manilla kaj kuniĝas al la rivero Manilla ĉe tiu samnoma urbo. Post paso al la Akvorezervejo Keepit ĝi kuniĝas al la rivero Peel antaŭ pasi tra Carroll, poste kun la rivero Mooki ĉe Gunnedah ĉe la Ebenaĵoj Liverpool. De tie ĝi fluas nordokcidenten pasinte tra Boggabri, Narrabri, Wee Waa kaj Burren Junction kaj poste kuniĝas al rivero Barwon ĉe la urbo Walgett.[1]

Koordinatoj: 30° 00′ S 148° 07′ O / 30.000 °S, 148.117 °O / -30.000; 148.117 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Central & North West map, NRMA, 2007