Okavango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rivero Okavango)
Okavango
La delto de Okavango
rivero
Bazaj informoj
Situo Angolo, Namibio, Bocvano.
Longeco 1 700 km
Akvokolekta areo 500.000 ĝis 700.000 km²
Averaĝa trafluo 475 m³/s
Fluo
Fonto Altebenaĵo Bieo, proksime de Huambo
- Alteco super marnivelo ĉ. 1 800 m
- Koordinatoj 12° 42′ 41″ S, 16° 3′ 50″ O (mapo)-12.71138888888916.063888888889
Enfluejo Okavango-baseno
- Alteco ĉ. 900 m
- Koordinatoj 18° 57′ 43″ S, 22° 29′ 4″ O (mapo)-18.96194444444422.484444444444
Altecodiferenco ĉ. 900 m
Geografio
Alfluantoj
- Maldekstraj Kŭito
Map
Okavango
vdr

Okavango estas rivero en suda Afriko. Ĝi havas, depende de la regiono, ankaŭ la nomojn Kavango kaj Kubango. Je 400 km ĝi estas la landlimo inter Angolo kaj Namibio.

Kvankam la rivero atingas larĝon de pli ol unu kilometro, ĝi fine tute engrundiĝas kaj vaporiĝas en Kalaharo, formante delton. Ĝia akvo kreas specialan vivejon de bestoj kaj plantoj, kvazaŭ insulon de vivo en dezerta Kalaharo. De tempo al tempo iom da rivera akvo fluas en lagon Ngami.

Ĉar Okavango estas la plej granda fonto de akvo en la regiono, la tri landoj, kiujn ĝi trafluas, disputas pri ĝia utiligo.