Rivero Pepirio Guazuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Pepirio Guazuo
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Landoj Argentino
Regionoj Argentino
vdr

La rivero Pepirio Guazuo, aŭ en hispana Pepirí Guazú kaj en portugala Pepirí-Guaçu, estas rivero de Sudameriko kiu utilas kiel landlimo inter la provinco Misiones, Argentino, kaj la subŝtato Santa Catarina, Brazilo, en sia tuta fluvojo.

Ĝi ekfluas en la Sierra de Misiones ĉe la urboj Bernardo de Irigoyen kaj Dionísio Cerqueira, kaj elfluas suden ĝis elflui ene de la rivero Urugvajo malmultajn kilometrojn antaŭ la Akvofalo Mokonao, prezentante grandan kvanton de meandroj laŭlonge de sia vojo.

Tiu rivero separas du tipojn de pejzaĝoj tute diferencajn: el argentina flanko la ekosistemo de la parana arbaro protektita de la Rezervejo de la Biosfero Jabotio dum el brazila flanko ĝi estis forhakita absolute por la kreado de kultivejoj dediĉitaj al agrikulturo.