Sankt-Laŭrenco (rivero)
El Vikipedio
(Alidirektita el Rivero Sankta Laŭrenco)
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 5 Apr. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Rivero Sankt-Laŭrenco (fr. fleuve Saint-Laurent, an. Saint Lawrence River), riverego de orienta Kanado kaj Usono. Ĝi drenas la Grandajn Lagojn, fluas inter Ontario kaj Novjorkio kaj trans Kebekio, kaj enmariĝas en Sankt-Laŭrenca Golfo. Ĝi difinas la valon de la rivero Sankt-Laŭrenco, fekundega zono de prisemebla tero.
La rivero pasas ĉe Kebeko kaj Montrealo, kie komenciĝas la marvojo Sankt-Laŭrenco.

