Taĵo
El Vikipedio
(Alidirektita el Rivero Taĵo)
| Taĵo | |
| hispane: Tajo, portugale: Tejo, latine: Tagus | |
| Rivero | |
|
Panoramo de rivero Taĵo en la hispana Toledo.
|
|
| Landoj | Hispanio, Portugalio |
|---|---|
| Alfluantoj | |
| - maldekstraj alfluantoj |
8
|
| - dekstraj alfluantoj |
6
|
| Fonto | |
| - situo | Fuente de García, Iberia montaro |
| - alteco | 1 593 m |
| Enfluejo | |
| - situo | Golfo de Taĵo, Atlantiko |
| - alteco | 0 m |
| Suma longo | 1 038 km |
| - longo en Hispanio | 716 km |
| - komuna limo | 47 km |
| - longo en Portugalio | 275 km |
| Akvokolektejo | 80 100 km² (8 010 000 ha) |
| Trafluo | |
| - mezproksima | 438 m³/s |
Taĵo (hispane Tajo [taĥo], portugale Tejo [teĵu], aliaj esperantigoj Taĥo, Tago, Taguso) estas rivero en Iberio, trairanta Hispanion kaj Portugalion.
La nomon Taĵo, kompromisan inter la portugala kaj la hispana, ekuzis en esperanto unue Leopoldo Knoedt en sia traduko La Luzidoj, poste diversaj membroj de la Ibera Skolo.
Taĵo estas la plej longa rivero de la Ibera duoninsulo: 1008 km (el kiuj 910 km en Hispanio kaj la cetero en Portugalio).
Ĝi fontas en Fuente de García, en la montaro Sierra de Albarracín (provinco Teruelo), je alteco de 1600 m. Ĝi enmariĝas en Atlantiko en Lisbono, kie ĝi formas estuaron.