Rivero Zarumilja
Rivero Zarumilja | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Ekvadoro |
Longeco | 62 km |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 850 m |
Enfluejo | en la Guajakilan Golfon de la Pacifika Oceano |
- Alteco | 0 m |
Geografio | |
La rivero Zarumilja (hispane Río Zarumilla) estas rivero lime de Ekvadoro kaj Peruo. Ĝi fluas tre kurban vojon tendence norden, kaj enfluas en la Guajakilan Golfon de la Pacifika Oceano, en la plej grandan naturan havenon de la pacifika marbordo de Sudameriko. Je sia tuta longo de 62 kilometroj ĝi konsistigas la limon inter la ŝtatoj Ekvadoro oriente kaj Peruo okcidente. La plej signifaj loĝlokoj ĉe la rivera bordo estas Huaquillas en la ekvadora provinco El Oro, kaj Aguas Verdes proksime de la urbeto Zarumilla en la regiono Tumbesio de Peruo. Ambaŭ urbetoj estas konektitaj per internacia ponto.