Magazeno Rix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magazeno Rix en Moravia Ostrava en proks. 1925 antaŭ rekonstruo
Magazeno Rix sur laŭtempa desegnaĵo
Magazeno Rix en Moravia Ostrava
Magazeno Rix en Moravia Ostrava post bombardado la 29-an de aŭgusto 1944 fare de la usonaj 15th USAAF

Magazeno Rix apartenis dum la unua respubliko al grupo de konstruaĵoj, kiuj ŝanĝis la vizaĝon de Moravia Ostrava. Ĝi troviĝis en Avenuo de 28-a de oktobro n-ro 19 kaj ĝia posedanto estis Adolf Liiftschitz kun sia familio.

Historio

La unua mencio pri vivtenado de Adolf Liiftschitz devenas el fino de la jaro 1903, kiam li akiris koncesion por komercado kun miksita varo. Adolf Liiftschitz gvidis la magazenon mem, malgraŭ tio ke rajton por decidi disponis ankaŭ lia edzino Elfrida Ripperová.

Nomon por sia pli posta magazeno la komercisto akiris de devena posedanto de la objekto Julius Rix, kiu donis al li rajton uzi la markigon de firmao. Por tiu ĉi permeso li pagis jam en januaro de 1904 6000 kronojn. Kvankam la markigon Rix li uzis ekde tiu ĉi dato pli ol 26 jarojn, nur en la jaro 1930 tiu ĉi nomo estis laŭleĝe enportita en komercan registron.

Adolf Liiftschitz trafikis vendejon kun la miksita varo kaj iom post iom li disvastigis sortimenton. En la entreprenado li sukcesis kaj dum la 20-aj jaroj li atingis per alikonstruoj esencan disvastigon de vendejspacoj kaj ankaŭ firmaan kapitalon. En la jaro 1928 li finis ampleksan kaj multekostan alikonstruon de la vendejo en modernan kvinetaĝan palacon, kiu enviciĝis inter la plej grandaj magazenojn en Ĉeĥoslovakio (de eksperto li estis taksita je du milionoj da kronoj). Kliento povis en kvar etaĝoj de la magazeno aĉeti ĉion de pinglo ĝis mantelo. La aĉetanto, kiu ĉi tie elspezis pli grandan sumon de kronoj, ricevis donaceton.

El la jaro 1939 konserviĝis statistika listo pri la salajroj. La komercisto devis dokumenti siajn financajn rilatojn al Financa direkciejo en Brno. Laŭ bilanco la firmao Adolf Liiftschitz estis unu el la plej bone prosperanta entreprenoj en Moravia Ostrava. Pura enspezo el la konstruaĵoj m,oviĝis ĉirkaŭ 18 455 Kĉ, el la entreprenoj kaj la okupo 350 000 Kĉ, do sume 368455 Kĉ. La trafika kapitalo de la firmao faris 2 689 310 Kĉ. La entrepreno havis en tiu ĉi jaro 115 okupitojn kaj li establis siajn filiojn en pli grandaj urboj tra la tuta respubliko. En la jaro 1930 la komercisto ŝanĝis pro la tiriĝantaj disputoj la nomon de sia entrepreno je Magazeno Rix, sekvanto Adolf Liiftschitz. La sekvantan jaron li lasis ekregistri la komercan markon RIX ĉe Komerca kaj vivtenista kamero en Olomouc. La marko estis destinita al markigo de teksvaro de la propra produkto.

La posedanto tiutempe tre sukcesis, li komercis kun tuta vico de landoj, plej multe ekz. kun Italio. En subkonscio de la klientoj la havis jam eminentan renomon kaj ĉe la komercaj institutoj ankaŭ, kiel pruvas letero de la Komerca kaj vivtenista banko en Olomouc al itala konsulo, kiu verkontrolis la posed- kaj komerc-rilatojn de la firmao. En la 30-aj jaroj en la gvidado de la firmao partoprenis kiel publikaj kompaniuloj la filoj de fondinto. Post antaŭfrua morto de filo Arnošt la kompanio ŝanĝis la nomon kaj ĝi fariĝis komandita kompanio. Poste la familio de komercisto akceptis la familian nomon Rix.

Tiutempe laboris en la magazeno jam 250 dungitoj. En ties spacoj estis proponitaj en 35 specialigitaj sekcioj la ĉiuspeca teksvaro : vira, virina kaj infana vestaro, ĉapeloj, ĉapoj, ŝtofoj, led- kaj plektita varo. Apud la teksvaro en la magazeno oni vendis ankaŭ sportajn kaj hejmajn bezonaĵojn, tapiŝojn kaj hejmajn aldonaĵojn. Specialan sekcion trovis ĉi tie ankaŭ plensveltaj klientinoj. La sortimento de proponata varo akomodiĝis al jarsezono kaj aktualaj bezonoj. Ĉiam en antaŭkristnaska tempo estis establita nova sekcio de donacetoj. Dum solenoj de datreveno de la estiĝo de respubliko la magazeno proponis al la klientoj flagojn kaj flagetojn de ĉiuj dimensioj.

Juĝejaj disputoj

Kun la historio de la magazeno estas kunigita rivalado kun magazeno Textilia, kiu ne estis ludanta nur en komerca nivelo, sed ankaŭ en juĝeja ĉambro ĉe Regiona juĝejo en Moravia Ostrava. La tuta disputo komencis en la jaro 1930, kiam firmao Textilia donis plendon kontraŭ komercisto Arnošt Liiftschitz pro onidira malĝusta uzado de la nomo de magazeno en reklamo kaj anoncoj. La magazeno Rix ignoris skribadon de la nomo de komercisto, kiu devis laŭ komerca leĝaro ĉe firmao de unuopulo ĉiam indikita. La juĝo tiam metis al la komercisto, por ke li ĝis ses semajnoj ŝanĝis la version de firmao en ĉiuj reklamoj kaj en la anoncoj.

Post tri monatoj la firmao Textilia donis novan denuncon kontraŭ komercisto Liiftschitz, en kiu ĝi plendis, ke li senĉese estas uzanta malĝustan markigon sur firmaaj tabuloj kaj lumreklamoj. Precipe tola reklamo en Placo de Denis sur kafejo Eŭropo ĝi devis al Textilia dorno en la okulo, ĉar ĝi pendis rekte kontraŭ tiu ĉi magazeno. Surbaze de plendo ĉe Distrikta oficejo en Moravia Ostrava estis komencita puntraktado, prokrastita rilate al eksterlanda vojaĝo de la akuzito. A. Liiftschitz ne perdis tempon kaj petis registron de la jam menciita komerca marko ĉe Komerca kaj vivtenista banko en Olomouc, kiu estis la 17-an de marto 1931 atestita al li. Tiu ĉi tre prudenta paŝo faciligis la pozicion de komercisto dum plua traktado, en kiu li povis montri la donon de ŝirma marko RIX. Ĉe la juĝejo li asertis, ke ĝuste supozo de akiro de la marko gvidis lin al decido lasi la reklamajn tabulojn kaj la anoncojn neŝanĝitaj. La juĝejo fine ordonis al la komercisto forigi la nekonvenajn tabulojn kaj permesis uzi la ŝirman markon en la reklamo por la varo, al kiu ĝi rilatis. La disputoj inter la du konkurenculoj tiriĝis dum la tuta periodo de la 30-a jaroj kaj partoprenis en ili antaŭaj ostravaj juĝistoj. En 1936 la firmao Textilia atingis ŝanĝon de la nomo de la firmao de Liiftschitz je Moda domo RIX, Adolf Liiftschitz kaj filo. Ĉiuj disputoj rilate al la ĝusta komerca nomo de la kompanio tiel silentiĝis. Lasta paŝo en tiu ĉi afero estis ŝanĝo de la familia nomo de la tuta familio el Liiftschitz je Rix, farita en firmaa registro en julio de 1937.

Fino

Ostrava estis la 29-an de aŭgusto 1944 bombardita fare de la usonaj 15th USAAF (Mission No. 263). Inter la trafitaj konstruaĵoj estis ankaŭ la magazeno Rix, kiu estis en la jaro 1945 detruita. Sur la loko hodiaŭ situas banko Volksbank kaj restoracio Pelikano.

Literaturo

  • Eva Chválová; Obchodní domy v Moravské Ostravě v období první republiky Ostrava 22, eldonejo Tilia, Šenov 2005