Rizkampo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rizkampo ĉe Olevano di Lomellina (PV).
Plantante rizon tradicie en Bangladeŝo.
Rizkampoj ĉe lago Inavaŝiro, Japanio.

La rizkampoj estas la tereno kie oni faras rizkulturon, nome la kultivo de rizo kaj la vivmaniero organizata ĉirkaŭ ĝi, kiu konstituas certe kulturocivilizo. La kutima sistemo fari tion estas pere de inunditaj teroj; ĉar kvankam rizo estas produkteble ankaŭ ĉe sekaj kampoj, ekde la 20a jarcento, praktike oni ne uzas tiun teknikon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu tipo de kultivo oftas en aziaj landoj, kie ĝi difinas la ruron karaktere de musona Azio kie ĝi estas praktike monokulturo kiu kreis ekonomiajn problemojn (pro troa dependo de rikoltoj kaj prezofluktuoj de la internacia merkato) kaj manĝoproblemojn (sporadaj malsategoj kaj, specife, la avitaminozo nome beribero). Ĝi ekzistas ankaŭ en aliaj zonoj Pli moderklimataj, kiaj la tradicia agrikulturo de Japanio, kiu diference de la antaŭe menciita, estas irigacia; aktuale retroira, sed protekita de la ŝtato por pluhavi tradiciajn medion kaj vivmanieron kiu konsideriĝas fundamenta por ties kulturo (formata ekde la 3a jarcento a.K. - periodo Jajoi - kaj restrukturita stabile en la tempo en la reformo Taika -sistemo joria: kvadrataj terpecoj dividitaj en malgrandaj eroj.[1]

Estas rizkampoj ankaŭ en multaj zonoj de tropika klimato (Afriko aŭ Ameriko)[2] kaj, kun etendo pli limigita, en zonoj pli moderklimataj asocie al irigacio, kiaj en Italio aŭ Hispanio, kie estas rizkampaj zonoj en la valo de la riveroj Gvadiano, Gvadalkiviro, la Albufero de Valencio kaj la Ebra Delto, ĉiuj el ili humidejoj ekologie tre suferantaj pro uzado de agrikultura maŝinaro kaj fitosanitaraj produktoj, kio kondukis al klopodoj por protektado kaj al ŝtata helpo al la ekologia agrikulturo.

Medio[redakti | redakti fonton]

La rizkmapoj kutime estas konstruitaj ĉe naturaj rimedoj kiaj riveroj, akvorezervejoj aŭ malpli ofte, sur krutaj deklivoj, kiuj postulas multe pli da manlaboroj kaj konstrumaterialoj. La plantejoj postulas abundajn kvantojn de akvo por irigacio, kio havigas tiele, la necesan akvon por la kresko de la rikolto. Aliflanke akvo havigas ankaŭ favoran medion, malhelpante la kreskon de multaj specioj de fiherboj.

La akvobubalo estas unika animalo ege adaptita por vivo en humidejoj, kaj tiele ofte ili estas uzataj en rizkampoj, ĉefe, en aziaj domaroj kie ne povis aŭ ne volis alveni maŝinigo de agrikulturo.

La kultivo de rizo havas ankaŭ negativan sekvon por la medio pro la grandaj kvantoj de metano kiujn ĝi generas. La produktado de metano tutmonde pro rizkampoj estis ĉirkaŭkalkulata je 50 al 100 milionoj da tunoj jare.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Arkeologoj ne akceptas ĝenerale ke la riskultivado originiĝis en Ĉinio, kvankam ĝisnune la plej antikvaj rizkampoj troviĝas ja en Koreio[4] Estas arkeologiaj pruvoj ke kunŝela rizo estis stokita por militistoj kaj por entombigo de mortintoj el neolitika periodo dum la dinastio Han en Ĉinio.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Japanio, produktaj strukturoj
  2. Eseo pri rizkulturo kaj ties disvolvigo en Venezuelo
  3. http://www.ghgonline.org/methanerice.htm Artikolo de 15a de julio de 2007
  4. Crawford, Gary W. kaj Gyoung-Ah Lee. Los orígenes de la agricultura en Corea 77(295):87-95, 2003.
  5. http://http-server.carleton.ca/~bgordon/Rice/papers/fumi98.htm Etendo de ĉinaj rizkampoj al la Altebenaĵo Junano-Giĵu. Konsultita la 6-8-2007.