Rizoforacoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rizoforacoj
Bruguiera gymnorrhiza
Bruguiera gymnorrhiza
Biologia klasado
Regno: Plantoj ( Plantae )
Divizio: Angiospermoj ( Magnoliophyta )
Klaso: Dukotiledonaj ( Magnoliopsida )
Ordo: Malpigialoj ( Malpighiales )
Familio: Rhizophoraceae
R.Br. in Flinders
Genroj
v  d  r
Information icon.svg


La Rizoforacoj ( Rhizophoraceae ) estas familio konsistante el tropikajsubtropikaj angiospermoj. Ĉe la pli bone konataj membroj estas mangrovaj arboj de la genro Rhizophora. Estas ĉirkaŭ 120 specioj disvastigitaj en dek ses genroj, plejmulte da ili hejmaj en la Afrotropika kaj la Hindomalaja ekozonoj.

Temas pri lignecaj plantoj kun kontraŭe duopaj aŭ kronec-starantaj folioj, kun insekte polenadaj floroj kiuj havas nektaran diskon kaj tipe kvin petalojn. Tiu ĉi familio nuntempe estas situigita en la ordo de Malpighiales, kvankam laŭ la Cronquist-sistemo ili konstituis propran ordon ( Rhizophorales ).

Tiuj specioj ofte estas duseksaj, pli malofte monoikaj. Mangrovaj specioj ĝenerale estas vivonaskaj kontraue al tersupraĵaj.

Uzado [redakti]

Iuj specioj produktas lignon por subakvaj konstruaĵoj aŭ por palisaro. Taninoj estas obtenitaj el la arboŝelo.

rigardu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio