Roĉestro (Nov-Jorkio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roĉestro, Nov-Jorkio

Flago

Blazono
Alnomoj: La Florurbo, La Farunurbo

Loko en la ŝtato Nov-Jorkio, Usono
Kantono Monroe
Areo
 - Totala
 - Tera
 - Akva

96,1 km²
92,8 km²
3,3 km²
Loĝantaro
 - Totala (2000)
 - Aglomeraĵa
 - Denso

219.773
1.098.201
2.368,3/km²
Horzono Orienta Norma Horzono: UTC-5
Koordinatoj 43° 9′ 56″ N 77° 36′ 41″ U / 43.16556 °N, 77.61139 °U / 43.16556; -77.61139 (mapo)Koordinatoj: 43° 9′ 56″ N 77° 36′ 41″ U / 43.16556 °N, 77.61139 °U / 43.16556; -77.61139 (mapo)
Urbestro Robert J. Duffy (2006)
Retejo www.ci.rochester.ny.us (angla)

Roĉestro (anglalingve: Rochester) estas urbo en okcidenta Nov-Jorkio, Usono, ambaŭflanke de la Rivero Genesee, ĉe la suda bordo de Lago Ontario. En 2000 la urbo havis 219.773 loĝantojn, kaj la aglomera regiono havas pli ol 1 milionon.

Roĉestro estas la hejmo de la firmaoj Eastman-Kodak kaj Xerox. Dum la 19-a jarcento ĝi estis hejmo de Frederick Douglass, fama eks-sklavo, aboliciisto kaj verkisto, kaj Susan B. Anthony, fama pioniro de voĉdono-rajtoj por virinoj.

La urbo Buffalo, okcidente de Roĉestro, estas pli fama por neĝo, sed neniu urbo samgrandeca aŭ pli granda ol Roĉestro ricevas pli da neĝo (meze 241 cm jare). Laŭ statistikoj de la usona registaro, neniu urbo kun pli ol miliono da homoj havas malpli da trafiko-problemoj ol Roĉestro.

La loka ekonomio baziĝas ĉefe sur instruado. Kelkaj altlernejoj kaj universitatoj situas en Roĉestro kaj ĝiaj antaŭurboj, interalie la Roĉestra Instituto de Teknologio (RIT) kaj la Universitato de Roĉestro, kiu estas plej granda dunganto en la regiono.

Festoj

Roĉestro ĉiujare gastigas plurajn festojn, inkluzive la Siringofeston, unu el la plej grandaj tiaj festoj en Nord-Ameriko.

Ĝemelurboj

Roĉestro havas dek unu ĝemelurbojn tra la mondo:

Bildoj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.rochester.edu Universitato de Roĉestro (anglalingva) greke http://www.rit.edu Roĉestra Instituto de Teknologio (anglalingva) greke http://esperanto.lodestone.org Esperanto-rondo de la Universitato de Roĉestro (dulingva) greke http://rocwiki.org Vikio pri Roĉestro (anglalingva) greke http://www.gevatheatre.org Geva-Teatro (anglalingva)