Roŝtio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Klasika alemana roŝtio

Roŝtio (alemana: Röschti, germane: Rösti) estas tradicia menuo el Alemanio. Temas pri amaso de en plata kaserolo en oleo aŭ butero rostitaj raspitaj terpomoj. La roŝtio kune kun rakledo kaj fonduo apartenas al la tri identigaj svisaj naciaj menuoj.

Pretigado[redakti | redakti fonton]

Por pretigi roŝtion por 4 personoj oni unue kuiras la antaŭan tagon proksimume 1 ĝis 1,5 kilogramojn (laŭ apetito de la manĝontoj) da duraj terpomoj en iliaj ŝeloj - tro mole kuirantaj terpomoj ne taŭgas, ĉar el ili fariĝos dum la raspado terpomkaĉo. La kuiritajn terpomojn oni konservas dum nokto en la friduoj. Oni nun raspas malvarmiĝintajn kuiritajn terpomojn per tiel nomita roŝtiraspilo. Tiam oni fandas 100 gramojn da butero en rostkaserolo aŭ alternative varmigas plantan oleon (prefero el sunflorgrajnoj aŭ olivoj) en la kaserolo, tiel ke la planko de la kaserolo kovriĝas per la flua graso. Oni nun en la buterooleo rostas la roŝtion unue unuflanke kaj poste oni turnas la amason kaj rostas ĝin aliflanke, tiel ke oni ricevas belan brunan flanaspektan amason el rostitaj terpomoj. Tio estas la klasika roŝtio.

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ŝatata variaĵo estas la tiel nomita berna roŝtio. Oni pretigas la bernan roŝtion same kiel la klasikan roŝtion sed aldonas lardokubetojn. Krom la berna roŝtio ekzsitas multnumbraj aliaj variaĵoj. Konata estas legoma roŝtio, aldonante kuboformajn legomerojn, ekzemple tomatojn, melongenojn, kukurbojn aŭ laŭ plaĉe aliajn. Fakte la limo de la roŝtiovariaĵoj estas nur la imagkapablo kaj fantazio de la kuiristo. En Svislando ekzistas roŝtirestoracioj, kiuj ofertas centon da diversaj roŝtivariaĵoj.

La roŝtifoso[redakti | redakti fonton]

Kvankam oni manĝas roŝtion en tuta Svislando kaj ja konas similajn manĝaĵojn ankaŭ en aliaj landoj kiel ekzemple en Bulgario, roŝtio estas kvazaŭ la simbolo por Alemanio, kaj oni nomas la lingvolimon inter Alemanio kaj Romandio, kiu pasas de sudo al nordo meze tra la Kantono Valezo, tiam inter la Berna Oberlando kaj Kantono Vaŭdo, kaj poste laŭlonge de la rivero Sarino kaj finfine tra la Ĵurasa Montaro, la roŝtifoson. Okcidente de la roŝtifoso estas la franclingva fonduolando, oriente de ĝi la alemanlingva roŝtilando. Tamen plej bone gustas la kompromiso el fonduo kaj roŝtio, nome roŝtio superbakita per fondua fromaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La rostitaj terpomoj supozeble estiĝis dum la unua duono de la 19-a jarcento en la kamparo de Zuriko, kie ili iom post iom anstataŭis la klasikan kaĉon kiel matenmanĝo. De Zuriko la menuo venis al la berna kamparo kaj tiam al franclingva Svislando, kie ĝi konatiĝis sub la nomo pommes de terre rôties. De la vorto rôti (la tegmento simbolas forfalintan s post la vokalo) devenas ankaŭ la alemana nomo Rösti. Nuntempe roŝtion oni ne plu manĝas kiel matenmanĝo sed kiel tago- aŭ vespermanĝo. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Die Rösti, das Schweizer Nationalgericht par Excellence (Roŝtio, la klasika svisa nacia manĝo; PDF), Artikolo el Gastro Affoltern de la 4-a de julio 2006

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]