Rožmberk (familio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rožmberk
Dinastio
Blazono
Blazono
nobela familio
Lando Reĝlando Bohemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio Rožmberk estis malnova ĉeĥa nobela familio, branĉo de la familio Vítkovci (Vítek-anoj). La fondinto de la familio erstas Vítek Mladší (Vítek Malpli aĝa) (mortis en 1243), unu el filoj de Vítek el Prčice (mortis en 1194). Tipa signo en la blazono de la familio estis ruĝa kvinfolia rozo (ĉiu el la kvin branĉoj de la origina familio Vítkovci - Vítek-anoj - havis alian koloron), tial ili estis ofte nomataj ankaŭ "Sinjoroj el Rozo".

blazono de Rožmberk

Ekde la 13-a ĝis la 17-a jarcentoj membroj de la familio havis la plej altajn postenojn en la bohemia reĝlando. Ekde la 14-a jarcento Suda Bohemio estis kvazaŭ memstara sur la nivelo de princlando (post geedziĝo de Petr la 1-a el Rožmberk kun Viola, vidvino post la ĉeĥa reĝo Venceslao la 3-a).

Rožmberk-anoj tenis vastajn rilatojn eksterlande (ekz. kun germanaj princoj, kun papa kurio) kaj multe influis politikon de la ĉeĥa ŝtato. La familio formortis post morto de ĝia lasta membro, Petr Vok, en 1611.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bůžek, Václav: Dvory velmožů s erbem Růže : Všední a sváteční dny posledních Rožmberků a pánů z Hradce. Praha : Ml. fronta, 1997. 315 p. ISBN 80-204-0651-4
  • Doležalová, Jiřina: Děti pětilisté růže. Praha : Regia, 2002. 332 p. ISBN 80-86367-23-1.
  • Kavka, František: Zlatý věk Růží : Kus české historie 16. století. Praha : Ml. fronta, 1993. 203 s. ISBN 80-204-0382-5.
  • Kubíková, Anna: Rožmberské kroniky : krátký a summovní výtah od Václava Březana. České Budějovice : Veduta, 2005. 294 p. ISBN 80-86829-10-3.