Roald Dahl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roald Dahl
Persona informo
Roald Dahl
Naskiĝo 13-an de septembro 1916 (1916-09-13)
en Llandaff, Tajvano,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Morto 23-an de novembro 1990 (1990-11-23) (74-jaraĝa)
en Oksfordo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Great Missenden vd
Lingvoj anglanorvega vd
Loĝloko Llandaff • Gipsy House vd
Ŝtataneco NorvegioKimrioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Repton School • The Cathedral School vd
Subskribo Roald Dahl
Memorigilo Roald Dahl
Familio
Patro Harald Dahl vd
Patrino Sofie Magdalene Hesselberg vd
Gefratoj Astri Dahl vd
Edz(in)o Patricia Neal • Felicity Dahl vd
Infanoj Olivia Dahl • Tessa Dahl • Ophelia Dahl • Theo Dahl • Lucy Dahl vd
Profesio
Okupo scenaristo • romanisto • aŭtobiografo • poeto • novelisto • verkisto de porinfana literaturo • verkisto • militpiloto vd
Aktiva dum 1942– vd
Verkado
Verkoj Danny, the Champion of the World ❦
Karlĉjo kaj la Ĉokoladfabriko ❦
Jakobo kaj la Giganta Persiko ❦
Fantastic Mr Fox ❦
Matilda (romano) ❦
The Witches ❦
The Twits ❦
The BFG ❦
The Gremlins ❦
George's Marvellous Medicine ❦
Karlĉjo kaj la Granda Vitra Lifto ❦
Esio Trot vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roald DAHL (prononce angle [ˈroʊɑːl ˈdɑːl],[1]; kaj norvege [ˈɾuːɑl dɑl], naskiĝis la  13-an de septembro 1916(nun 1916-09-13), mortis la 23-an de novembro 1990) estis brita novelisto, verkisto ĉefe de mallongaj rakontoj, poeto, militpiloto kaj scenariisto.

Naskiĝinta en Kimrio al gepatroj el Norvegio, li militservis en la Royal Air Force dum la Dua Mondmilito, dum kiu li iĝis flug-aso kaj spiona oficiro, atingante ĝi la rangon de oficiro wing commander (Flugokomandanto). Dahl ekelstaris dum la 1940-aj jaroj, per verkoj kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj, kaj iĝis unu el plej librovendantaj aŭtoroj de la mondo.[2][3] Li estis menciita kiel "one of the greatest storytellers for children of the 20th century" (unu el plej grandaj rakontistoj por geinfanoj de la 20a jarcento).[4] En 2008 The Times lokis Dahl la 16an sur sia listo de "La 50 plej grandaj britaj verkistoj ekde 1945".[5] Liaj mallongaj rakontoj estas konataj pro siaj neatenditaj finoj, kaj liaj porinfanaj libroj pro sia nesentiva, ofte tre nigra humuro.

Kelkaj el liaj verkoj estas James and the Giant Peach, Charlie and the Chocolate Factory, Matilda, The Witches, Fantastic Mr Fox, The Twits, George's Marvellous Medicine kaj The BFG.


En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

En novembro 2022 Esperanto-Asocio de Britio (EAB) anoncis, interalie per numero 99 de sia bulteno Ĝisdate, konkurson por trovi la tradukonton de la novelo Matilda, por kiu EAB jam aĉetis tradukrajton, do Esperanta traduko espereble iam aperos.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pronunciation of Roald Dahl : How to pronounce Roald Dahl inogolo.com
  2. Britain celebrates first Roald Dahl Day, MSNBC: "Dahl's books, many of them darkly comic and featuring villainous adult enemies of the child characters, have sold over 100 million copies." (13a Septembro 2006, La libroj de Dahl, el kiuj multaj malhele komikaj kaj prezentantaj malicajn plenkreskajn malamikojn de la infanaj roluloj, vendis ĉirkaŭ 100 milionoj da kopioj)
  3. Fans gather for Dahl celebration BBC News: "Exhibitions and children's reading campaigns are being held to commemorate the life of Dahl, who died in 1990 and has sold more than 100 million books." (13a Septembro 2006. Oni realigas ekspoziciojn kaj kampanjojn por rememorigi la vivon de Dahl, kiu mortiĝis en 1990 kaj vendis pli ol 100 milionoj da libroj)
  4. Once upon a time, there was a man who liked to make up stories ... The Independent (dimanĉe, 12a Decembro 2010)
  5. The 50 greatest British writers since 1945. The Times. 5a Januaro 2008. Konsultita la 1an de Februaro 2010.