Roald Dahl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roald Dahl en 1954

Roald Dahl (prononce angle [ˈroʊɑːl ˈdɑːl],[1]; kaj norvege [ˈɾuːɑl dɑl], 13-a Septembro 1916 - 23-a Novembro 1990) estis brita novelisto, verkisto ĉefe de mallongaj rakontoj, poeto, militpiloto kaj scenariisto.

Naskiĝintaj en Kimrio al gepatroj el Norvegio, li militservis en la Royal Air Force dum la Dua Mondmilito, dum kiu li iĝis flug-aso kaj spiona oficiro, atingante ĝi la rangon de oficiro wing commander (Flugokomandanto). Dahl ekelstaris dum la 1940-aj jaroj, per verkoj kaj por geinfanoj kaj por plenkreskuloj, kaj iĝis unu el plej librovendantaj aŭtoroj de la mondo.[2][3] Li estis menciita kiel "one of the greatest storytellers for children of the 20th century" (unu el plej grandaj rakontistoj por geinfanoj de la 20a jarcento).[4] En 2008 The Times lokis Dahl la 16an sur sia listo de "La 50 plej grandaj britaj verkistoj ekde 1945".[5] Liaj mallongaj rakontoj estas konataj pro ties neatenditaj finoj, kaj liaj porinfanaj libroj pro ties nesentiva, ofte tre nigra humuro.

Kelkaj el liaj verkoj estas James and the Giant Peach, Charlie and the Chocolate Factory, Matilda, The Witches, Fantastic Mr Fox, The Twits, George's Marvellous Medicine kaj The BFG.

Ekkariero

Flug-aso kaj spiona oficiro

Post-milita vivo

Morto kaj heredo

Verkoj

Bibliografio

Notoj

  1. Pronunciation of Roald Dahl : How to pronounce Roald Dahl inogolo.com
  2. Britain celebrates first Roald Dahl Day, MSNBC: "Dahl's books, many of them darkly comic and featuring villainous adult enemies of the child characters, have sold over 100 million copies." (13a Septembro 2006, La libroj de Dahl, el kiuj multaj malhele komikaj kaj prezentantaj malicajn plenkreskajn malamikojn de la infanaj roluloj, vendis ĉirkaŭ 100 milionoj da kopioj)
  3. Fans gather for Dahl celebration BBC News: "Exhibitions and children's reading campaigns are being held to commemorate the life of Dahl, who died in 1990 and has sold more than 100 million books." (13a Septembro 2006. Oni realigas ekspoziciojn kaj kampanjojn por rememorigi la vivon de Dahl, kiu mortiĝis en 1990 kaj vendis pli ol 100 milionoj da libroj)
  4. Once upon a time, there was a man who liked to make up stories ... The Independent (dimanĉe, 12a Decembro 2010)
  5. The 50 greatest British writers since 1945. The Times. 5a Januaro 2008. Konsultita la 1an de Februaro 2010.