Roanoke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
mapo el la jaro (golfeto Chesapeake Bay ĝis kabo Cape Lookout) de John White

Roanoke (prononco pli-malpli 'Roŭnoŭk') Island estas insulo ĉe la orienta marbordo de la ŝtato Norda Karolino de Usono. La 17-an de aŭgusto 1585 108 setlintoj kaj soldatoj de la Reĝlando Anglio fondis kolonion kaj eksetlis tie, kreante la unuan postenon de angloj en la "Nova Mondo" Nordameriko. Tamen jam la sekvan jaron la angloj devis reforlasi la kolonion. Du jarojn pli poste oni refondis la kolonion kaj ĝis la jaro 1590 plurdeko da anglaj koloniistoj sub misteraj cirkonstancoj malaperis de tie.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La proksimume 12 kilometrojn longa kaj 8 kilometrojn larĝa insulo kun areo de 46,48 km² situas ĉe la pasejo inter la la golfoj Albemarle Sound kaj Pamlico Sound ĉe la orienta marbordo de la ŝtato Norda Karolino. Ĝi per la usona aŭtoŝoseo 64 ligatas al la kontinenta parto de Usono kaj kun la najbara insulo Bodie Island. La plej grandaj loĝlokoj estas Manteo kaj Wanchese, kaj sume la insulo laŭ la censo de la jaro 2000 havis 6.724 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vidu la ĉefan artikolon Kolonio Roanoke

Sur la insulo ekestis la unua brita kolonio sur la amerika kontinento.

Koordinatoj: 35° 52' 53" norde, 75° 39' 12" okcidente