Robert-geranio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Robert-geranio
Herb-Robert 800.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Geranialoj Geraniales
Familio: Geraniacoj Geraniaceae
Genro: Geranio Geranium
Geranium robertianum
L.
v  d  r
Information icon.svg

Robert-geranio ( Geranium robertianum, (sinonimo Robertiella robertiana) estas komuna specio en Eŭropo, Azio kaj Nordafriko.

Enhavo

Priskribo [redakti]

Ĝi kreskas kiel unujaradujara planto, produktante malgrandajn, rozkolorajn, kvinpetalajn florojn ( proksimume 1 cm je diametro ) ekde aprilo ĝis la aŭtuno. La folioj estas filik-similaj, kaj la tigoj ofte ruĝetaj; la folioj ankaŭ montriĝas ruĝaj ĉe la fino de la florsezono. La planto havas malmulte da radikostrukturo.

Distribuo [redakti]

Tiu palearkta specio povas kreski ĉe altitudoj ekde marnivelo al 1 500 metroj.

En Britujo ĝi komune troviĝas en heĝoj. Ĝi estis enmetita en multaj mezvarmaj partoj de la mondo, verŝajne kaŭze de sia uzado kiel ornama planto, kiel en la region de Golfo de San-Francisko en Kalifornio. En la subŝtato Vaŝingtonio, ĝi estas konata kiel stinky Bob ( fetora Robert ) kaj klasifikita kiel fiherbo.

Uzado [redakti]

Floro kun abelo.

En tradicia herbokuracado, Robert-geranio estas utiligita kiel kuracilo por dentodoloro kaj epistakso. Infuzaĵo produktita de la tuta planto, sen la radiko, estis utiligita por ĝia diureziganta kaj fortiganta efikoj kaj kiel kuracilo por disenterio.

Ĝi ankaŭ estas uzita sur vundoj por kuracado kaj por malhelpi cikatrigadon, havante kaj antisepsan kaj koagulan efikojn. Ĵus rikoltitaj folioj havas odoron kiu similas bruligitajn pneŭojn se dispremite, kaj se ili estas frotitaj sur la korpo la odoro laŭdire forpuŝus moskitojn.

La farmakoj estas taninoj, spicitaj alkoholaĵoj, kaj volatilaj oleoj.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Bibliografio [redakti]

  • Düll R. & H. Kutzelnigg 2005 : Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands. 6. Auflage, Quelle & Meyer-Verlag, ISBN 3-494-01397-7 germane
  • Loewer, Peter 1991 : The Wild Gardener angle
  • Shipard, Isabell 2003 : How can I use HERBS in my daily life? angle
  • Yeo, Peter Frederick 1988: Geranium, Stuttgart germane