Robert Boyle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Robert BOYLE)
Robert Boyle
Persona informo
Robert Boyle
Naskiĝo 25-an de januaro 1627 (1627-01-25)
en Lismore Castle
Morto 31-an de decembro 1691 (1691-12-31) (64-jaraĝa)
en Londono
Tombo Sankta Martin-in-the-Fields vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj anglafrancalatinairlanda vd
Loĝloko Graflando WaterfordAnglio vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Eton College vd
Familio
Patro Richard Boyle, 1st Earl of Cork vd
Patrino Catherine Fenton vd
Gefratoj Francis Boyle, 1st Viscount Shannon • Roger Boyle, 1st Earl of Orrery • Katherine Jones, Viscountess Ranelagh • Richard Boyle, 1st Earl of Burlington • Mary Rich, Countess of Warwick vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo fizikistokemiistofilozofo vd
Laborkampo fizikistokemiistofilozofio vd
Verkado
Verkoj leĝo de Boyle vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Robert Boyle

Robert BOYLE ([RO-bert bojl]; n. 25-an de januaro 1627, m. 30-an de decembro 1691) estis irlanda kemiisto kaj fizikisto, kiu eldonis la seman verkon The Sceptical Chymist (La Skeptika Ĥemiisto) en 1661. Li formulis la leĝon de Boyle en 1662. Li estis pioniro rilate al uzado de eksperimentado kaj scienca metodo.

Boyle dubis la alĥemian bazon de la tiuepoka kemia teorio, kaj li instruis, ke la uzinda celo de kemio estis determini la konsistaĵojn de substantoj. Li kreis la vorton analysis (analizon), kaj multaj el la reakcioj daŭre uzataj en kvalita eksperimentado estis konataj al li. Li enkondukis certajn plant-ekstraktojn, lakmuson notinde, por indiki acidojn kaj alkalojn. Li estis ankaŭ la unua kemiisto kolekti specimenon da gaso.

Boyle naskiĝis en Lismore, Graflando de Waterford, Irlando. Li vivis en Oksfordo, Anglio de 1654 ĝis 1668, kaj poste en Londono. Kiel studento li aliĝis grupon kies celo estis kulturi la 'novan filozofion'; tio ĉi fariĝis la Reĝa Societo en 1662.

Li lernis la hebrean, grekan kaj sirian lingvojn por akceli liajn studojn de la Biblio, kaj li dotis la Prelegojn de Boyle por defendi Kristanismon.

Boyle montris, ke masaĵoj ŝanĝas peze laŭ la varianta flosigemeco de la atmosfero. Tiuj ĉi trovaĵoj eldoniĝis en The Spring of Air en 1660.

En The Sceptical Chymist li alvenis la vidpunkton, ke materio baze kunmetiĝas el 'korpuskloj' de diversaj specoj kaj grandecoj, kiuj povas ordiĝi laŭ grupoj, kaj ke ĉiu grupo konsistigas kemian substancon. Li sukcese distingis inter miksaĵoj kaj kombinaĵoj, kaj li montris, ke la kvalitoj de kombinaĵo povas malsamegi kun la kvalitoj de ties partoj.

En 1667 Boyle estis la unua homo studi la fenomenon de bioluminesko, kiam li montris, ke fungoj kaj bacterioj bezonas aeron (oksigenon) por lumineski, mallumiĝante en vakuo kaj relumiĝante kiam oni reenlasas aeron. Oni ankaŭ povas krediti lin kun la elpenso de la unua alumeto, en 1680.

Kvankam lia ĉefa graveco estas kemie, Boyle plenumis multajn gravaĵojn en fiziko, ekzemple la leĝon de Boyle, la rolon de aero en son-propagado, la ekspancian forton de frostiĝanta akvo, la refraktajn povumojn de kristaloj, la densecon de likvaĵoj, elektron, koloron, hidrostatikon, kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Liberpensuloj
  • Paradokso
  • Hunter, Michael, sciencohistoriisto (1949) Bojl: inter Dio kaj scienco (Boyle: between God and science) / nova haveno: Jejl universitato presejo (New Haven: Yale University Press,) jaro 2009; 366 paĝoj (bibliografio) ISBN 978-0-300-12381-4 0-300-12381-7 biografio kaj bibliografio; pri ĥemio, religio kaj scienco (teologio); Bojl, Roberto, (Robert Boyle). ĥemiisto, fisikisto, Anglujo, de 1627 - 1691; natursciencohistorio; Irlando, anglujo, 17-a jarcento (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]