Robert Burns

El Vikipedio

(Alidirektita el Robert BURNS)
Saltu al: navigado, serĉo
Robert Burns

Robert BURNS (naskiĝis la 25-an de januaro, 1759, mortis la 21-an de julio, 1796) estis skota poeto.

Burns naskiĝis en Alloway, Ayrshire. Liaj gepatroj estis malriĉaj kamparanoj, sed ili donis al la filo bonan instruon. Unuajn poemojn en sia regiona dialekto li verkis en la jaro 1783. En 1786 ili aperis en la volumo Poems, Chiefly in the Scottish Dialect. La kolektaĵo rikoltis vastan agnoskon, sed la financa situacio de la poeto ne vere boniĝis, kaj li plu vivtenis sin kiel kamparano kaj kiel oficisto. Li mortis 37 jarojn aĝa en Dumfries.

Robert Burns estas rigardata antaŭulo de la romantismo. Kelkaj poemoj verkitaj de li, ekz.Auld Lang Syne ("Iamo longe for"), fariĝis kvazaŭ popolkantoj.

[redakti] Listo de verkoj

  • Poems, Chiefly in the Scottish Dialect ("Poemoj, ĉefe en la skota dialekto", 1786)
  • Tam o'Shanter (humura versrakonto, 1790)

[redakti] En Esperanto aperis

Adiaŭ al la montaro / (el Robert Burns). - En: Postrikolto : suplemento al parnaso "El parnaso de popoloj" / Antoni Grabowski. - Madrid ; Warszawa, 1921. p.6 - 7

La iamo longe for / Robert Burns. [El la skota] trad. Reto Rossetti. - En: Nova Esperanta krestomatio / Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1991. - p. 499. - ISBN 92-9017-043-3

Kantoj poemoj kaj satiroj / Robert Burns. Trad. Reto Rossetti kaj William Auld. - 2. eld. - Glasgow: Eld. Kardo, 1995. - 73 p. - ISBN 0-905149-26-2

Kantoj poemoj kaj satiroj / Robert Burns. Trad. Reto Rossetti kaj William Auld. - Manchester: Esperantaj Kajeroj, 1977. - 79 p. - ISBN 0-9505323-1-2

Poemoj kantoj kaj satiroj / Robert Burns. Elskotigis Reto Rossetti. Eld. de J. C. Rapley. - 2. eld. - Ilford: Rapley, 1972. - 39 folioj


[redakti] Ekstera ligo

·  http://www.robertburns.org
·  http://lib.ru/POEZIQ/BERNS
·  http://www.ayrshire-arran.com/ttsad/burns