Robert Badinter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Badinter
Persona informo
Robert Badinter
Naskiĝo 30-an de marto 1928 (1928-03-30)
en 16-a arondismento de Parizo
Morto 9-an de februaro 2024 (2024-02-09) (95-jaraĝa)
en 6-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca vd
Loĝloko 16-a arondismento de ParizoCognin vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Pariza Fakultato de Juro • Literatura fakultato de Parizo • Lycée Janson-de-Sailly • school Vaugelas • Universitato Kolumbio vd
Partio Socialista Partio • Federation of the Democratic and Socialist Left vd
Familio
Patro Simon Badinter vd
Edz(in)o Élisabeth Badinter • Anne Vernon vd
Infanoj Judith Badinter • Benjamin Badinter • Simon Badinter vd
Profesio
Okupo advokatopolitikisto • witness filmed • libretisto • aŭtoro • universitata instruisto vd
Aktiva en Parizo vd
Doktoreca konsilisto Jean-Paulin Niboyet vd
Verkado
Verkoj Q3203431 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert BADINTER (naskiĝis la 30-an de marto 1928 en Parizo, mortis la 9-an de februaro 2024 en Parizo) estis franca advokato, universitatano, eseisto kaj politikisto.

Badinter estis prezidanto de la Konstitucia Konsilio de Francio. Li estas precipe konata pro sia batalo kontraŭ la efektiva ĝismorta puno kaj kontraŭ la mortpuno, kies abolicion li voĉdonigas en Francio la 30-an de septembro 1981 kiel "Garde des Sceaux" t.e. justicministro. Li estas konata ankaŭ, kiel aŭtoro de la nova punkodo (Francio), kaj li ankaŭ egaligis la aĝon de konsento por samseksemuloj kaj aliseksemuloj.

Lia unua edzino estis la aktorino Anne Vernon. Li edziĝis duan fojon kun la feminisma verkistino kaj profesoro pri filozofio, Élisabeth Badinter (unu el tri filinoj de Marcel Bleustein-Blanchet, fondinto de Publicis), kun kiu li havas tri infanojn[1].

Komence de 2009 li estas senatano kaj membro de la administra konsilio de IFRI - Franca Instituto pri Internaciaj Rilatoj[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro, deveninta el Pollando, estis arestita en Lyon la 9-an de februaro 1943 kaj mortis en la ekstermadejo de Sobibor[3].

Post sia studado en la Sorbono kaj sia diplomiĝo pri juro en 1948, li ricevis stipendion el la franca registaro por studi en Usono, kie li diplomiĝis en 1949 en la Universitato Columbia[4].

Profesia kariero[redakti | redakti fonton]

Reveninte en Francion, li estas enskribita en la advokatejo de Parizo en 1951 kaj komencas sian advokatan karieron kiel kunlaboranto de Henry Torrès[5]. Li prezentas tezon pri la juraj konfliktoj en Usono kaj sukcesas je la agregacio pri juro en 1965. Nomumite profesoro en 1966, li instruas en pluraj juraj fakultatoj en Dijon, Besançon, poste Amiens kaj en 1974 li revenas al la Université Paris 1 Panthéon-Sorbonne, kie li instruas ĝis la jaro 1994, kiam li estas nomumita "emerita profesoro"[4].

Paralele kun sia universitata kariero, li fondas en 1965 kun Jean-Denis Bredin la kabineton de advokatoj Badinter, Bredin kaj partneroj, en kiu li laboras ĝis sia eniro en la registaron en 1981. Li partoprenas en la defendo de barono Édouard-Jean Empain post la aĉega forrabo de ĉi tiu kaj laboras kiel afer-advokato (Boussac, "talko Morhange", Empain, l'Aga Khan...) kaj kiel advokato pri komuna juro.

La plej fama proceso en kiu li interagas estas certe tiu de Patrick Henry, kiu mortigis sepjaran knabon en 1976. Danke al sia pledado kontraŭ la mortpuno en 1977, li savas Patrick Henry el la mortpuno, tiu ĉi tiam estas kondamnita al ĝismorta puno.

Li defendas ankaŭ la miliardulinon Christina Von Opel, kondamnitan la 18-an de junio 1980 fare de la deliktpuna tribunalo de la apelacia kortumo de Aix-en-Provence al kvinjara enkarceriĝo pro afero de narkotaĵoj kaj liberigitan la 13-an de aŭgusto 1981 kun dudek aliaj malliberulinoj, danke al favorpardono de la Prezidanto de la Respubliko, proponita de Robert Badinter, tiam iĝinta justicministro.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Li komencas sian politikan karieron kiel « Garde des Sceaux », t.e. justicministro (de la 23-a de junio 1981 ĝis la 18-a de februaro 1986). Je tiu posteno, li proponas « en la nomo de la registaro de la Respubliko » abolicii en Francio la mortpunon la 30-an de septembro 1981. Li ankaŭ prezentas projektojn de leĝoj devenantaj el 110 proponoj faritaj de François Mitterrand dum sia kampanjo al prezidenteco, kiel :

  • la nuligo de la ekscepciaj jurisdikcioj, kiel la kortumo pri sekureco de la ŝtato kaj la armeaj tribunaloj (militaj fortoj) en pactempo ;
  • ebligi al ĉiuj juĝeblaj prezenti apelacion antaŭ la Eŭropa Komisiono pri Homaj Rajtoj kaj la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj [6] ;
  • la plifortigo de la individuaj liberecoj per la nuligo de leĝaj dispozicioj sankciantaj la samseksamajn rilatojn kun neplenkreskulo por aĝoj kiam la aliseksemaj rilatoj estas leĝaj, ktp.;
  • la plibonigo de la rajtoj de la viktimoj: la leĝo de la 5-a de julio 1985 pri la trafik-akcidentoj.
  • la disvolviĝo de punoj nesenigantaj liberecon per la starigo de punpagaj tagoj kaj laboroj de ĝenerala intereso por la negravaj deliktoj.

Li relanĉas en 1985 la komisionon pri reviziado de la franca puna kodo iniciatita de Valéry Giscard d'Estaing en 1974 kaj kiu ne plu funkciis post la elekto de François Mitterrand en 1981.

La prezidanto de la Respubliko François Mitterrand nomumas lin Prezidanto de la Konstitucia Konsilio de Francio : je tiu posteno li restas de marto 1986 ĝis marto 1995.

En 1995, fronte al la elposteniĝonta Françoise Seligmann[7] li iĝas la ununura senatano de la Socialista Partio por la departemento Hauts-de-Seine.

Internacie, li prezidas la « Komisionon pri arbitracio por la paco en Jugoslavio » (ofte nomata Komisiono Badinter) kreitan la 27-an de aŭgusto 1991 fare de la Eŭropa Ekonomia Komunumo. Kun kvar aliaj prezidantoj de eŭropaj konstituciaj kortumoj, la komisiono Badinter prezentas de novembro 1991 ĝis januaro 1993 dek kvin rekomendojn pri la juraj problemoj, kiujn estigas la secesio de pluraj ŝtatoj de la antaŭa Jugoslavio. Tiuj rekomendoj interalie ebligis precizigi iujn punktojn kiel la ekziston kaj la rekonojn de la Ŝtatoj, la regulojn de sinsekvoj kaj de respekto al la internaciaj traktaĵoj fare de tiuj ŝtatoj kaj la difinon de la landlimoj.[8]

En 1991, li partoprenas en la ellaborado de Konstitucio de Rumanio.

De 1995, Robert Badinter estas prezidanto de la Eŭropa Kortumo pri akordigo kaj arbitracio de Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo

Pro sanproblemoj, interalie vidproblemoj, li anoncis sian decidon ne rekanditatiĝi kiel senatano por la departemento Hauts-de-Seine. Fine li rekandidatiĝis kaj estis reelektita en 2004. Kiel senatano li kontraŭas eniron de Turkio en Eŭropan Union.

Konsiderindaj politikaj agoj[redakti | redakti fonton]

Abolicio de la mortpuno[redakti | redakti fonton]

Lia batalo por la abolicio de la mortpuno vere komenciĝas post la ekzekuto de Roger Bontems la 28-an de novembro 1972. Por kompreni la gravecon de tiu ekzekuto por Robert Badinter, necesas klarigi la faktojn, kondukintajn Roger Bontems al la gilotino.

Bontems estis la komplico de Claude Buffet dum la ostaĝkaptado de gardisto kaj de flegistino en la centrala malliberejo de Clairvaux. Dum la atako, Buffet tranĉis la gorĝon al la gardisto kaj al la flegistino. Dum la proceso estis konsentita fakto, ke Buffet faris la du murdojn. Sed la ĵurianoj decidis kondamni ambaŭ virojn al mortpuno. La fakto, ke iu nemurdinta estu kondamnita al mortpuno, indignis Robert Badinter. Jam de kelka tempo li estis partizano de la abolicio, ekde tiu momento li iĝis persista partizano de la abolicio de mortpuno.

Precipe por tiu kaŭzo, li konsentis defendi la krimulon Patrick Henry. En januaro 1976, Philippe Bertrand okjaraĝa estis forrabita. Post kelkaj tagoj, Patrick Henry estis arestita de la polico. Li mem montris sub sia lito la etan Philippe mortintan en kovrilo. La franca popolo estis indignita ĉefe pro la konduto de Henry dum la enketo antaŭ lia definitiva aresto. Jam kelkajn tagojn post la forrabo de Philippe Bertrand, la policistoj suspektis Henry, sed manke de pruvoj, ili devis liberigi lin. Poste li montriĝis antaŭ la kameraoj por diri al ĉiu, ke la forrabintoj kaj la infanmurdistoj meritas morton. Kun Robert Bocquillon, Badinter ekdefendis Henry. Sed anstataŭ defendi infanmurdinton, Badinter faris proceson kontraŭ la mortpuno. Kaj li sukcesis, Henry ne estis kondamnita al morto, sed al ĝismorta puno.

Post tia verdikto, oni povus kredinta, ke neniu tribunalo denove verdiktos mortpunon en Francio. Tio ne okazis. Sed tiu verdikto ebligis la komencon de vera debato. Kaj vizaĝo estis donita al la partizanoj de la abolicio de la mortpuno, tiu de Robert Badinter.

Inter la afero Patrick Henry kaj la abolicio de la mortpuno en 1981, tri personoj estis ekzekutitaj. Badinter aktive partoprenis en du prezidentaj kampanjoj de François Mitterrand (tiuj de la franca prezidenta baloto en 1974 kaj franca prezidenta baloto en 1981). Tiu fideleco kompreneble malfermis al li la pordojn de la hôtel de Bourvallais (sidejo de la franca justicministrejo, en la 1-a arondismento de Parizo), kiel "Garde des Sceaux", justicministro de la registaroj de Pierre Mauroy. Inter siaj unuaj leĝaj agoj, li havis la honoron, en la nomo de la registaro de la Respubliko, peti de la nacia Asembleo la abolicion de la mortpuno en Francio prezentante kaj defendante la leĝprojekton celantan aboli la mortpunon en Francio. Tiu leĝprojekto estis adoptita de la nacia Asembleo la 18-an de septembro 1981 (fare de la maldekstra majoritato sed ankaŭ iuj dekstraj balotvoĉoj, el kiuj tiuj de Jacques Chirac kaj de Philippe Séguin), poste fare de la Senato la 30-an de septembro 1981), kaj iĝis la Leĝo 81-908 de la 9-a de oktobro 1981, promulgita la postan tagon.

Kvankam la mortpuno ne plu ekzistas en Francio kaj en la plimulto de eŭropaj landoj, multaj landoj plu uzas ĝin, (aparte Ĉinio kaj Usono). Tial Robert Badinter daŭrigas sian batalon. Precipe li estis unu el la animantoj de la unua monda kongreso kontraŭ la mortpuno, kiu okazis en Strasbourg de la 21-a de junio ĝis la 23-a de junio 2001.

La 31-an de decembro 2006, je la morgaŭo de la ekzekuto de la iraka eksdiktatoro, Saddam Hussein, Robert Badinter opinias, ke tiu ago estas « ĉefa politika eraro ». Unue, koncerne la justecon rilatan al la tutaĵo de la krimoj, por kiuj la eksdiktatoro ne estis juĝita. Poste, koncerne la estontecon jam malheligitan de Irako, li konsideras, ke tiu ekzekuto riskas pligravigi la dispeciĝon de la lando. Tiel li rifuzas la nocion de « grava ŝtupo por la demokratio », kiun estigus la morto de Saddam Hussein laŭ la Bush-administracio.

Li subtenas la 7-an de februaro 2007 en la Senato ( Francio) la leĝprojekton celantan enskribi la abolicion de la mortpuno en la Konstitucio de 1958, ebligante tiel Francio ratifiki du traktatojn malebligantajn la restarigon de la mortpuno en Francio per simpla leĝo.[9].

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Les Conflits de lois en matière de responsabilité civile dans le droit des Etats-Unis (1952), tezo pri juro, Paris.
  • L'Exécution (1973), raporto pri la proceso de Claude Buffet kaj Roger Bontems.
  • Condorcet, 1743-1794 (1988), skribita kun Élisabeth Badinter.
  • Une autre justice (1989).
  • Libres et égaux : L'émancipation des Juifs (1789-1791) (1989).
  • Présence de Beccaria (1991), antaŭparolo al Des délits et des peines de Beccaria en la eldono GF.
  • La prison républicaine, 1871-1914 (1992).
  • C.3.3 - Oscar Wilde ou l'injustice (1995).
  • Un antisémitisme ordinaire (1997).
  • L'Abolition, (2000), raporto pri lia batalo por la abolicio de la mortpuno en Francio.
  • Une constitution européenne (2002).
  • Le rôle du juge dans la société moderne (2003).
  • Le plus grand bien (2004), okaze de la 200-jariĝo de la franca civila kodekso.
  • Contre la peine de mort (2006).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (france) http://livres.lexpress.fr/dossiers.asp/idC=6657/idTC=30/idR=4/idG=8 titolo "Le J'accuse d'Elisabeth Badinter", datita je 24-a de aprilo 2003, konsultita 2009-01-21
  2. (france) Le Conseil d'administration de l'IFRI Arkivigite je 2009-10-09 per la retarkivo Wayback Machine konsultita 2009-01-21
  3. (france) CRIF. Un procès indécent ("nedeca proceso"). Enrete [1], konsultita 2009-01-21, kaj Artepro. Un abolitionniste ("aboliciisto"). Enrete [2][rompita ligilo], konsultita 2009-01-21
  4. 4,0 4,1 (angle) http://www.un.org/News/dh/hlpanel/badinter-bio.htm titolo "Curriculum vitae of Robert BADINTER" (kariertabelo) en la retejo de Unuiĝintaj Nacioj, konsultita 2009-01-21
  5. L'Abolition
  6. (france) Prelego de Jean-Paul Costa, Prezidanto de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj, la 5-an de februaro 2007, eld. Konsilio de Eŭropo, konsultita 2009-01-23
  7. http://www.senat.fr/senfic/seligmann_francoise59581a.html
  8. Ĉapitro "Les avis de la commission Badinter", paĝo 38 kaj sekvaj el "La Succession d'États : La codification à l'épreuve des faits" (franclingva), eld. Martinus Nijhoff Publishers.
  9. france Les députés votent l'inscription de l'abolition de la peine de mort dans la Constitution[rompita ligilo], dans Le Monde du 30 janvier 2007