Robert Burnham, Jr.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Robert Burnham Jr.)
Robert Burnham
Jr.
Persona informo
NomoRobert Burnham Jr.
Dato de naskiĝo16-a de junio 1931
NaskiĝlokoĈikago
Dato de morto20-a de marto 1993
MortolokoSan-Diego
Aĝo je morto61
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Portalo pri Homoj
vdr

Robert Burnham Jr. (naskiĝis la 16-an de junio 1931 en Ĉikago, mortis la 20-an de marto 1993 en San-Diego) estis usona astronomo, konata kiel la verkinto de Burnham's Celestial Handbook[1], (Ĉiela Gvidlibro de Burnham) en tri volumoj.

Unuaj laboroj[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Ĉikago (Ilinojso) en 1931. Lia familio transloĝiĝis al Prescott (Arizono) en 1940, li ricevis diplomon de duagrada lernejo en 1949. Timida kaj sen amikoj, li pasas sian tempo observi la ĉielon per teleskopo, kiun li-mem konstruis.

la 18-an de oktobro 1957, li malkovris sian unuan kometon ; tio permesis al li esti dungata en la observatorio Lowell en Flagstaff (Arizono) en 1958 por paropreni je enketo pri la proprajn movojn de la steloj per lumpulsa komparilo. Li malkovris aŭ kunmalkovris du pliajn kometojn kaj, kun Norman G. Thomas, la asteroidon 3397 Lejlo.


Celestial Handbook[redakti | redakti fonton]

Krom siaj deĵoroj en la observatorio, li pasis sian libertempo redakti la Ĉielan Gvidlibron. Tiu verko, kiu estis ricevinta nenian apogon de la observatorio Lowell, entenas longan enkondukon al astronomio, katalogon da informoj pri ĉiuj konstelacion, fotografiojn, tablulojn, grafikaĵoj, priskribo de centoj da ekstersunsistemaj objektoj videblaj per malgrandaj teleskopoj. Al tio aldoniĝas historioj kaj legendoj pro steloj kaj iom da poezio.

Ĝi komence estis memeldonita en 1966. Reviziita versio estis eldonita de Dover Publications en 1978. Ĝi rapide iĝis nemalavebla verko por amatoraj astronomoj kaj estas nun ĉiam reeldonita.

Post Lowell[redakti | redakti fonton]

En aprilo 1979, Robert Burnham ricevis noticon, laŭ kiu la enketo pri la stelaj propraj movoj estis baldaŭ finota. Li neglektis serĉi alian taskon kaj, rifuzinte la postenon de pordisto de la observatorio, kiun oni proponis al li, li foriris.

Li ne sukcesis trovi alian laboron. Pro sia kreskanta timideco li iĝis pli kaj pli homevitulo kaj neniam edziĝis. Li ofte kverelis kun Dover pri aŭtorrajtoj kaj pri eblaj novaj eldonoj aŭ tradukoj de sia verko.

Spite al la sukceso de sia Ĉiela Gvidlibro, Robert Burnham pasis siaj lastaj jaroj en malriĉeco kaj senfamo, vendante pentraĵojn de katoj en la Parko Balboa de San-Diego. Lia sano rapide malboniĝis[2]",

La multenombraj legantoj de lia libro neniom sciis pri lia malfeliĉo : ili missupozis ke la libro estis verko de homonimulo sen ia-ajn ligateco : "Robert Burnham"[3], ĉef-redaktoro de la scienca revuo "Astronomy",

Li mortis en 1993, 61-jaraĝa. Nek lia familio, nek la kolektivo da la amatoraj astronomoj estis avertitaj, verŝajne laŭ volo de Robert Burnham Jr. mem.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Norman G. Thomas, lia kolego en Observatorio Lowell nomis asteroidon en lia honoro. Sed ĉar jam ekzistis asteroido 834 Burnhamia, li elektis la germanan nomon de la prauloj de Robert Burnham por nomi la asteroidon 3467 Bernheim malkovrita la 26-an de septembro 1981.

En 2009, memoraĵo konsistiganta el bronza plato, kiu figuras paĝojn de la Burnham's Celestial Handbook"[4], ", estis instalita en la "Pluto Walk" (Promenejo de Plutono) de la Observatorio Lowell.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]