Robert Clicquot
Lia bopatro Etienne Enocq instigis lin fariĝi orgenkonstruisto kaj translokiĝi al Parizo.
Jam baldaŭ li rajtis nomi sin reĝa orgenkonstruisto kaj oni rigardas lin kiel plej eminenta franca orgenkonstruisto ekde 1700 ĝis 1720.
Dokumentitaj verkoj
- Saint Jean-des-Vignes, en Soissons (1682)
- Katedralo de Rouen (1692)
- Katedralo de Blois (1704)
- Granda kapelo en Versajlo (1711)
- Katedralo en Laon (1714)
- Saint Germain-en-Laye (1715)
Ankaŭ liaj idoj poste estis famaj orgenkonstruistoj.