Robert De Niro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Robert DE NIRO (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1944 en Novjorko) estas usona aktoro.

La filo de artistoj – la patrino estis pentristino kaj la patro estis pentristo, skulptisto kaj poeto - jam kiel 10-jarulo staris sur la scenejo de teatro: kiel leono en la teatraĵo The wizard of Oz. En la jaro 1963 li unuafoje aperis en filmo: The wedding party estis la titolo. Internacian famon li gajnis per la filmo Mean streets; per ĝi ankaŭ komenciĝis plurjara sukcesoplena laboro kune kun la reĝisoro Martin Scorsese.

Sian unuan Akademian Premion Robert de Niro gajnis en la jaro 1974, pro la plej bona epizoda rolo en la filmo The Godfather, Part II, direktita de Francis Ford Coppola. Dua Oskaro sekvis en 1981, pro Raging Bull, en kiu li transprenis la rolon de la boksisto Jake La Motta.

Rimarkinde estas, ke Robert de Niro ĉiam ege intense preparas siajn rolojn. Por Taxi driver li akiris la licencon por ŝofori taksion, por New York, New York li lernis ludi saksofonon, kaj por Raging bull li dum unu jaro ĉiutage trejnis bokson, krome li ene de tri monatoj peziĝis je 30 kilogramoj por konvinke prezenti sin kiel la boksisto maljuniĝanta.

Listo de filmoj

De Niro ĉe la Berlina Internacia Filmfesto, 1988
  • Mean Streets (Usono, 1973)
  • The Godfather, Part II (Usono, 1974)
  • Taxi Driver (Usono, 1975)
  • Novecento (Italio/Francio/Germanio, 1976)
  • New York, New York (Usono, 1977)
  • The Deer Hunter (Usono, 1978)
  • Raging Bull (Usono, 1980)
  • The King of Comedy (Usono, 1982)
  • Once Upon a Time in America (Usono, 1984)
  • Brazil (Britio, 1984)
  • The Mission (Britio, 1986)
  • The Untouchables (Usono, 1987)
  • Midnight Run (Usono, 1988)
  • Jacknife (Usono, 1989)
  • Goodfellas (Usono, 1990)
  • Stanley & Iris (Usono, 1990)
  • Awakenings (Usono, 1990)
  • Cape Fear (Usono, 1991)
  • Backdraft (Usono, 1991)
  • Mad Dog and Glory (Usono, 1993)
  • Mary Shelley’s Frankenstein (Usono, 1994)
  • The Fan (Usono, 1996)
  • Great Expectations (Usono, 1997)
  • Meet the Parents (Usono, 2000)
  • 15 Minutes (Usono, 2001)
  • The Score (Usono, 2001)
  • Showtime (Usono, 2002)

Eksteraj ligiloj

greke Informo ĉe imdb.com (angla) greke http://movies.yahoo.com/shop?d=hc&id=1800010759&cf=movies&intl=us