Robert Delaunay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Robert Delaunay
Robert Delaunay, Selbstporträt 1905-1906.jpg
Robert Delaunay, memportreto, 1905-1906
Dato de naskiĝo la 12-an de aprilo 1885(nun 1885-04-12)
Loko de naskiĝo 16-a arondismento de Parizo
Dato de morto la 25-an de oktobro 1941 (56-jara)
Loko de morto Montpellier
Nacieco Franca
Sukcesis kiel Pentristo
Artista celigo Nov-impresionismo, kubismo, avangardo, orfismo, abstraktismo
Reprezentaj verkoj La Fenestroj
v  d  r
Information icon.svg

Robert DELAUNAY (naskiĝis la 12-an de aprilo 1885(nun 1885-04-12) en la 16-a arondismento de Parizo, mortis la 25-an de oktobro 1941 en Montpellier) estis franca pentristo. Kun sia edzino Sonia Delaunay kaj kelkaj aliaj, li estis la fondinto kaj ĉefa aganto de orfisma arta movado, branĉo de kubismo kaj grava avangarda movado en la frua 20-a jarcento. Liaj laboroj pri koloro devenis de pluraj teorioj de la "leĝo de simultana konstrasto de koloroj", formulitaj fare de Michel Eugène Chevreul. Per laboro fokusita al aranĝo de koloroj sur la kanvaso, li serĉis pentran harmonion.

Delaunay partoprenis en avangarda generacio, aparte produktema el arta vidpunkto inter 1912 kaj 1914. Li estis tre ligita (en korespondado, en arto, eĉ en amikeco) kun poetoj Guillaume Apollinaire kaj Blaise Cendrars, rusaj pentristoj Vasilij Kandinskij kaj Miĥail Larionov, germanaj pentristoj August MackeFranz Marc. Li tiam estis konsiderata kiel la plej influa pentristo, kun Pablo Picasso.

Post la milito, li amike ligiĝis kun artistoj de superrealisma movado, kies portretojn li faris, sen pro tio adopti iliajn vidpunktojn kaj artajn vidojn. Li notinde ligis fortan kaj daŭran amikecon kun poeto Tristan Tzara.

Lia nomo estas ankaŭ asociita al Eiffel-Turo, kies elstariĝon li vidis dum li estis kvar-jaraĝa, kaj kiun li pentris multfoje dum sia kariero, uzante malsamajn metodojn, unue nov-impresionisman poste kubisman, kaj fine per sia simultanisma metodo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juneco[redakti | redakti fonton]

La gepatroj de Robert Victor Félix Delaunay, George kaj Berthe Delaunay, loĝis, dum lia naskiĝo la 12-an de aprilo 1885(nun 1885-04-12), en riĉa kaj komforta domo sur strato Boissière en la 16-a arondismento de Parizo[1] Robert Delaunay baldaŭ kontraŭstaris sian burĝan edukadon dum lia patrino troe prizorgis lin, vestis lin laŭ angla modo, promenigis lin tiel sur Avenuo de la Elizeaj Kampoj[2]. Malgraŭ ĉi tiu rifuzo de burĝa vivo, li restis markita de sia origino. Aliflanke, li ĉiam restis indiferenta al materialaj aspektoj de la vivo, kaj kreis al si, laŭ maniero de Don Kiĥoto, kavalirecan koncepton de la vivo. Ĉi tiu karaktero pelis lin transformi ĉiun momenton de sia vivo en poezian momenton[3].

Kiam li estis 4-jaraĝa, liaj gepatroj kondukis lin al la Universala Ekspozicio de Parizo de 1889, por kiu estis konstruita la Eiffel-Turo, monumento kiu fascinis la artiston dum lia tuta vivo. Li entuziasmiĝis pri modernaj sciencaj teĥnikoj, notinde pri rapido kaj elektro[3]. Li poste vizitis la Universalan Ekspozicion de Parizo de 1900, kaj notinde pavilonon pri elektro. Tiu ĉi vizito forĝis lian spiriton de « pentristo de la moderna vivo »[3].

La gepatroj de Robert Delaunay eksgeedziĝis kiam li estis 9-jaraĝa, la 16-an de majo 1894. Li tiam estis edukita fare de fratino de lia patrino, Marie de Rose, kaj lia edzo, Charles Damour[4].

Frue, li pasiiĝis porfloroj. En la kastelo de La Rongère, en Saint-Éloy-de-Gy, familia feri-loko, li trapasis longajn momentojn sola en la ĝardeno, farante krokizojn de floroj, kiuj estis lia ĉefa natura pasio, kune kun la suno[5].

Lernejo ne interesis lin, kaj li profitis el siaj studoj por desegni kaj pentri per paŝteloj kaŝitaj en sia kesto. Li forlasis la liceon kiam li estis 17-jaraĝa, kaj estis dungita kiel metilernanton en sceneja koncepto dum du jaroj (1902 ĝis 1904), en la atelieroj de teatra dekoraciisto Eugène Ronsin. Tie li disvolvis sian guston por grandaj surfacoj kaj monumenteco, li estis konsciigita pri la rolo de la lumo kaj pri kombino de perspektiva distordo de la sceneja spaco[6].

Li estis iniciatita al pentrado fare de sia onklo Charles Damour, kiu estis tradicia pentristo, for de ĉiuj teorioj kaj ĉiuj movadoj de sia epoko. Robert Delaunay tre ofte defendis sian artistan vidpunkton, tre foran al tiu de sia onklo, kio kondukis al burleskaj familiaj kvereloj. « Teleroj flugis tial ke Robert defendis sian opinion » rakontis Sonia Delaunay[7].

Unuaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La viro kun tulipo, portreto de Jean Metzinger, 1906

En 1904 kaj 1905, Robert Delaunay faris siajn unuajn pentraĵojn: pejzaĝojn kaj florojn laŭ maniero de nov-impresionismo kaj faŭvismo. En 1907, li militservis en Laon, en departemento Aisne. Li estis fascinita de la katedralo, kaj faris el ĝi multajn krokizojn. Li deĵoris en helpaj servoj, en biblioteko de oficiroj. Lia ĉambro-kunulo, Robert Lotiron, skribis, ke « tiam, Delaunay havis deliran entuziasmon por Spinozo, Rimbaud, Baudelaire kaj Laforge ». La 20-an de oktobro 1908, li estis liberigita el militservo pro « funkciaj perturboj en la koro », kaj « endokardito », poste li revenis al Parizo[8].

En 1906, li partoprenis al la 21-a Salono de Sendependuloj, kie li prezentis multajn pentraĵojn pentritajn dum la antaŭa somero. En 1907, li vizitadis grupon de junaj artistoj serĉantaj novan arton inter kiuj Jean Metzinger, Henri Le Fauconnier kaj Fernand Léger. Samtempe, li entreprenis konsiderindan laboron pri monumentoj de Parizo. La rezulto de liaj priserĉoj havis kiel konsekvencon proponon de persona teorio pri koloro, prenante kiel startpunkton sian verkon Paris - Saint-Séverin (1909)[9].

Renkontiĝo kun Sonia[redakti | redakti fonton]

Komence de 1909, li renkontis Sonia Stern dum ambaŭ vizitadis renomajn artistojn. Ili kune ĉeestis la triumfon de Louis Blériot kiu traflugis la Manikan Markolon, kaj kune restadis en departemento Drôme. Ŝi tiam estis edziniĝinta kun Wilhelm Uhde, sed tio nur estis geedziĝo pro komplezo por faciligi akiron de la franca ŝtataneco al Sonia. Ŝi tuj eksedziniĝis por denove edziniĝi la 15-an de novembro 1910 kun Robert Delaunay, de kiu ŝi estis graveda[1]. La 18-an de januaro 1911 naskiĝis knabo, Charles Delaunay. Robert pentris malgrandan Eiffel-Turon, kiun li donacis al Sonia kiel donacon de fianĉiĝo[10].

Matureco kaj Abstraktismo[redakti | redakti fonton]

1910-1918[redakti | redakti fonton]

En 1910, influita de kubismo, notinde tiu de Paul Cézanne, Robert Delaunay reduktis sian kolor-paletron ĝis monokromato, poste, sub la influo de Sonia, li reenkondukis varmajn kolorojn. Ekde 1912, li sinturnis al Orfismo per sia serio de Fenestroj (konservitaj en muzeo de Grenoblo kaj en Philadelphia Museum of Art). Kun Sonia Delaunay, li kreis simultanismon, bazitan sur la "leĝo de simultana konstrasto de koloroj". Li ekkorespondis kun pioniro de abstrakto, Vasilij Kandinskij, kies teoria teksto Pri la spirito en arto (kiun Sonia tradukis al li el la germana) multe influis kaj gvidis lin[11].

Ambaŭ artistoj ankaŭ helpis unu la alian por akiri lokojn en ekspozicioj kaj recenzo; ili estis veraj amikoj. Danke al Kandinskij Delaunay povis esti ekspoziciita en Moskvo, kie li prezentis tri verkojn sen titolo. Jaro 1912 estis eventoplena por Robert Delaunay: li ekspoziciis en Moskvo, Munkeno, Berlino, Parizo, Zuriko, amikiĝis kun poeto Guillaume Apollinaire (kiu venis por vivi en lia ateliero dum la monatoj de novembro kaj decembro) kaj Blaise Cendrars, renkontiĝis kun Paul Klee (kun kiu li ekkorespondis), Alberto Giacometti, Henri Matisse, Henri Le Fauconnier kaj pentris serion de Fenestroj, kiu signas gravan turnopunkton en lia verkaro[12].

En 1913, Delaunay iris por ekspozicii al Berlino kune kun Guillaume Apollinaire, kaj profitis la okazon por renkonti tiamajn germanajn artistojn: Franz Marc, Max Ernst kaj ankaŭ August Macke « Delaunay kaj Apollinaire restis unu tagnokton. Je mia granda ĝojo, ilia prefero iris al miaj lastaj verkoj » rakontis ĉi lasta[13]. Paul Klee tradukis en la germanan la teorian tekston de Delaunay, « La Lumière » (La Lumo), kiu aperis en la revuo Der Sturm en januaro sub la titolo « Über das Licht ». Apollinaire verkis la poemon Les Fenêtres (La Fenestroj) kiu konsistigas la antaŭparolon al la serio de La Fenestroj samnomaj de la pentristo. En februaro, Aleksandra Ekster skribis al la geedzoj Delaunay por peti al ili enskribi ilin al Salono de Sendependuloj, kiel ankaŭ Miĥail Larionov kaj Natalja Gonĉarova. Robert Delaunay ekkorespondis kun ĉiuj tiuj artistoj de rusa avangardo; li prezentis ilin al la franca publiko[14]. Tiu-epoke, Apollinaire konsideris, ke li estis la plej influa pentristo kun Picasso: « Estas en moderna pentrado novaj tendencoj; la plej gravaj ŝajnas al mi esti, unuflanke kubismo de Picasso, aliflanke, orfismo de Delaunay. » (Guillaume Apollinaire Die Moderne Malerei [La moderna pentrado] en Der Sturm, februaro 1913)[15].

Dum tiu tuta periodo, li pentris siajn pentraĵojn en la malgranda urbo Louveciennes, kie li havis loĝejon kun Sonia, kaj iris Parizon aŭ eksterlanden nur kiam sia verko estis plenumita, por prezenti ĝin aŭ por vidi siajn amikojn pentristojn kaj poetojn.

Geedzoj Delaunay estis surprizitaj de la milito dum ili estis en Hispanio. Robert Delaunay provis rekrutiĝi, sed li estis rifuzita pro san-kialoj. Sonia Delaunay kaj li konsekvence restis la tutan daŭron de la milito, kaj ĝis 1922, en Hispanio kaj Portugalio. Li daŭre pentradis, notinde serion pri Portugalaj vendoplacoj, kaj ankaŭ Mutaj naturoj kaj Nudo je tualeto. Geedzoj Delaunay profitis sian restadon por trapasi longajn tagojn en muzeo de Prado, kaj Robert Delaunay pasiiĝis por verkoj de Rubens kaj El Greco[16]. Kiam ili revenis en Francion, Dadaismo estis je sia apogeo.

Post la milito[redakti | redakti fonton]

Reveninte al Parizo, geedzoj Delaunay vizitadis multaj poetojn kaj muzikistojn, sed malmultajn pentristojn, kaj frekventis Superrealiman medion, kiel atestas multaj portretoj de amikoj realigitaj en tiu epoko, el kiuj tiuj de Tristan Tzara, fidela amiko el la 1920-aj jaroj ka 1930-aj jaroj, André Breton kaj Philippe Soupault. ili ankaŭ estis ligitaj kun Louis Aragon, Jean CocteauIgor Stravinski, kaj akceptis la rusan poeton Vladimir Majakovskij. Amikaj kunvenoj ebligis al Robert Delaunay prezenti siajn literaturajn teoriojn, kiujn li surparerigis pli poste[17].

Li plurfoje repentris Eiffel-Turon, ĉar la « grandegulo » bone taŭgis por liaj priserĉoj pri simultanaj kontrastoj de koloro. Tamen, komparite kun la realismaj turoj realigitaj dum lia juneco, la laboro estas iom malsama[17].

Dum la 1920-aj jaroj, li diversigis sian laboron, entreprenante ekzemple dekoracian arton kun Fernand Léger. Li notinde partoprenis al "Ekspozicio de dekoraciaj Artoj" de 1925, kiu resumis la priserĉadon de ĉiuj landoj sur la kampo de aplikitaj artoj. Sonia Delaunay ankaŭ sekvis tiun vojon, kaj akiris pli da agnosko ol li. La saman jaron, li komponis la dekorojn de pluraj filmoj[18].

Delaunay revenis al abstrakta orfismo per sia serio Ritmo, komponita grandparte en 1934. Tiu serio ŝajnis estis la finatingo de liaj priserĉoj pri pentra harmonio. Samtempe, li komencis priserĉojn pri novaj materioj. Lia laboro estis antaŭenigita de ekspozicio longe prikomentita en artikolo de Jean Cassou[19].

La mendoj de la Internacia ekspozicio de 1937 ebligis al li realigi grandegajn freskojn kaj monumentajn pentraĵojn, el kiuj tiuj de pavilono de aero kaj fervojo. La freskoj de la palaco de aero estas pligrandigita reprezento de kanvaso el la serio Ritmo. La sekvan jaron li plenumis la dekoracion de halo de skulptaĵo en Salono de Tuileries, por kiu li faris tri grandajn Ritmojn kiuj estas liaj lastaj gravaj verkoj[20].

En 1940, li fuĝis el la nazia antaŭeniro rifuĝante en Montpellier, en Libera zono apud Joseph Delteil. Tie, li estis viktimo de pulmaj problemoj, kaj mortis la 25-an de oktobro 1941[21].



Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Junecaj verkoj: en la postfluo de impresionismo[redakti | redakti fonton]

Robert Delaunay, Montaraj pejzaĝoj (1904)
Robert Delaunay --Pejzaĝo kun Disko, (1906), Musée national d'art moderne, Parizo
Robert Delaunay, Eiffel-Turo (1911), muzeo Solomon R. Guggenheim
  • 1903: Pejzaĝo de la Ronchère: bordo de la Yèvre, oleo sur kanvaso, 72,5 × 91,5 cm, musée national d'art moderne, Centro Georges Pompidou, Parizo
  • 1905:
    • Memportreto kun japana gravuraĵo, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
    • La vendoplaco - pejzaĝo de Bretonio, oleo sur kanvaso, 39 × 46 cm, musée national d'art moderne, Centro Georges Pompidou, Parizo,
    • Festo en la vilaĝo, oleo sur kanvaso, 38 × 46,5 Belarta muzeo de Rennes
    • Portreto de Jean Metzinger aŭ la viro kun tulipo, oleo sur kanvaso, 73,5 × 49 cm, aparta kolekto, Parizo
  • 1906:
    • Pejzaĝo kun bovinoj, oleo sur kanvaso, 50 × 61 cm, musée d'art moderne de la Ville de Paris, heredaĵo de Germaine Henry-Robert Thomas
    • Pejzaĝo kun disko, oleo sur kanvaso, 55 × 46 cm, musée national d'art moderne, Centro Georges Pompidou, Parizo
    • Portreto de Henri Carlier, oleo sur kanvaso, 64 × 60 cm, musée national d'art moderne, Centro Georges Pompidou, Parizo
    • Memportreto, oleo sur kanvaso, 54 × 46 cm, musée national d'art moderne, Centro Georges Pompidou, Parizo
  • 1907:
    • La Poetino (Knabineto), oleo sur kanvaso, 54 × 66 cm, University Museum of Art, donaco de Owen kaj Leone Elliot, Iowa City
    • Nudo kun ibisoj, oleo sur kanvaso, 55 × 46 cm, kolekto Éric kaj Jean-Louis Delaunay, Parizo
    • Muta naturo kun papago, oleo sur kanvaso, 80 × 65 cm, musée d'Unterlinden, Colmar
    • Portreto de Wihlem Uhde, oleo sur kanvaso, 80,7 × 64,8 cm, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
  • 1909:
    • Etudo por Saint-Séverin, krajono sur papero, 31,3 × 23,5 cm, Centro Georges Pompidou, musée national d'art moderne, Parizo
    • Memportreto, oleo sur kanvaso, 73 × 60 cm, musée national d'art moderne, Centro Georges Pompidou, Parizo
    • Saint-Séverin, ĥina inko sur Japana papero, 25 × 19,6 cm, Centro Georges Pompidou, musée national d'art moderne, donaco Delaunay de 1964, Parizo
    • Saint-Séverin n°1, oleo sur kanvaso, 116 × 83 cm, aparta kolekto
    • Saint-Séverin n°2, oleo sur kanvaso, 99,4 × 74 cm, Minneapolis Institute of Arts, The William Hood Dunwoody Fund, Minneapolis
    • Saint-Séverin n°3, oleo sur kanvaso, 112,6 × 88,8 cm, Muzeo Solomon R. Guggenheim, Novjorko
    • Saint-Séverin n°5 (La Ĉielarko), oleo sur kanvaso, 58,7 × 38,5 cm, Moderna Museet, Stokholmo
    • La urbo, unua etudo, oleo sur kanvaso, 88,3 × 124,5 cm, Tate Gallery, Londono
    • La Spajro de Notre-Dame, akvarelo sur papero gluita sur kanvaso, 58,5 × 38,5 cm, Musée de Grenoble
    • Etudo por la urbo, oleo sur kartono, 80,5 × 67,5 cm, Kunstmuseum, Winterthur
    • La Aerŝipo kaj la Turo, oleo sur kartono, 34,8 × 26,8 cm, galerio Gmurzinska, Kolonjo
  • 1910:
    • La Urbo n°2, oleo sur kanvaso, 146 × 114 cm, musée national d'art moderne - Centro Georges Pompidou, Parizo
    • Eiffel-Turo, oleo sur kanvaso, 198 × 136 cm, Muzeo Solomon R. Guggenheim, Novjorko
    • Eiffel-Turo, desegno per plumo sur bruna kartono, 53,1 × 48,1 cm, Muzeo de Moderna Arto de Novjorko
    • Eiffel-Turo kun arboj, oleo sur kanvaso, 126,4 × 92,8 cm, Muzeo Solomon R. Guggenheim Novjorko
    • La Turo kun rado, desegno per peniko, inko sur papero, 63,7 × 48,7 cm, Muzeo de Moderna Arto de Novjorko
    • La Turo, desegno per plumo sur papero, 29 × 20 cm, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
    • La Turo, litografio sur papero, 60 × 44 cm
  • 1911
    • La Urbo, oleo sur kanvaso, 145 × 112 cm, Muzeo Solomon R. Guggenheim, Novjorko
    • La Fenestroj al la Urbo n°3, oleo sur kanvaso, 113,7 × 130,8 cm, Muzeo Solomon R. Guggenheim, Novjorko
    • Eiffel-Turo, oleo sur kanvaso, 130 × 97, Museum Folkwang, Essen
    • Marsa Kampo, La ruĝa turo, oleo sur kanvaso, 162,5 × 130 cm, Art Institute of Chicago, kolekto Joseph-Winterbotham
  • 1912:
    • Urbo de Parizo, oleo sur kanvaso, 267 × 406 cm, musée national d'art moderne, Parizo
    • La Turoj de Laon, oleo sur kanvaso, 162 × 130 cm, musée national d'art moderne, Parizo

Orfismo kaj simultanismo[redakti | redakti fonton]

Delaunay Portugala virino (1915), Columbus Museum of Art
Robert Delaunay ritmo 1 (ĉ. 1934)
Robert Delaunay Reliefo-diskoj (1936)
  • 1912:
    • La Fenestroj, oleo sur kanvaso, 35 × 91 cm, Philadelphia Museum of Art
    • La Fenestroj al la urbo, oleo sur kanvaso, 53 × 207 cm, Museum Folkwang, Essen
    • La Fenestroj simultanaj al la urbo, oleo sur kanvaso, 46 × 40 cm, Hamburger Kunsthalle
    • Fenestroj simultane malfermitaj, oleo sur kanvaso, 46 × 37,5 cm, Tate Gallery, Londono
    • La Fenestroj al la urbo (Unua parto, Dua motivo), oleo sur kartono, 39 × 29,6 cm, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
    • Fenestro, oleo sur kanvaso, 110 × 90 cm, centro Georges Pompidou, Parizo
    • Simultana disko, oleo sur kanvaso, 134 cm de diametro, aparta kolekto
  • 1913:
    • Teamo de Cardiff, oleo sur kanvaso, 326 × 208 cm, musée d'art moderne de la Ville de Paris
    • Ĉirkaŭiraj formoj, farbo kun gluo sur kanvaso, 100 × 68 cm, musée national d'art moderne, Parizo
    • Virino kun sunombreloLa Parizanino, oleo sur kartono, 80,5 × 58,5 musée de l'Annonciade, Saint-Tropez
    • Vidaĵo de Notre Dame de Paris, farboj kun vakso sur kanvaso, 58 × 28 cm, Kunstmuseum, Bazelo
  • 1914:
    • Omaĝo al Louis Blériot, oleo sur kanvaso, 46 × 46 cm, musée de Grenoble
    • Portreto de Henri Rousseau, oleo sur kanvaso, 71 × 60 cm, musée de Laval, Mayenne
    • Fenestro al la urbo, vakso sur kartono, 24,8 × 20 cm, Städische Galerie im Lembachhaus, Munkeno
    • Parizo simultaneco, farb-krajono sur papero, 25,4 × 19,8 cm, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
  • 1915:
    • Nuda virino leganta, en musée d'art moderne de Troyes
    • virino sur la vendplaco, Portugalio, farbo kun gluo sur kartono, 81 × 100 cm, kolekto Léon-Cligman, Parizo
    • Portugala verŝistino aŭ muta naturo oleo kaj vakso sur kanvaso, 140 × 150 cm, musée national d'Art moderne, Parizo
    • Nudo je tualeto, oleo sur kanvaso, 140 × 142, musée d'art moderne de la Ville de Parizo, heredaĵo de D-ro Girardin
    • Portugala muta naturo oleo sur kanvaso, 85 × 107 cm, musée Fabre, Montpellier
  • 1917:
    • Kolora simfonio, oleo sur kanvaso, 144 × 204 cm, musée d'art moderne de la Ville de Paris
    • Futbalo, akvarelo sur papero, 77 × 55 cm, kolekto Pierre Levy, Troyes
  • 1918: Futbalo, akvarelo sur papero, 49,9 × 62,1 cm, musée national d'Art moderne, Parizo
  • 1922:
    • Portreto de André Breton, karbonkrajono sur paŭspapero, 101 × 65 cm, kolekto Joseph Pulitzer, Saint-Louis (Misurio)
    • Portreto de B. Kochno, karbonkrajono sur paŭspapero, 100 × 66 cm, aparta koleto, Parizo
    • Portreto de Philippe Soupault - Skizo, farbo kun gluo sur tolgarnita papero, 193 × 127,8 cm. Hirshhorn Museum and Schulpture Garden, Smithsonian Institution, Washington
    • La Barako de poetoj, ĥina inko kaj reliefaj tuŝoj de guaŝo sur papero, 24,5 × 25 cm, musée national d'art moderne, Parizo
    • Futbalo, blua inko sur papero, 27 × 22 cm, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
    • La karuselo kun porkoj, oleo sur kanvaso, 250 × 250 cm, musée national d'art moderne, Parizo
  • 1923: Portreto de Tristan Tzara, oleo sur kartono, 105,8 × 75 cm, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
  • 1924:
    • Tri futbalistoj, plumo sur paŭspapero, 21,3 × 15 cm ; 21 × 15,9 cm ; 20,5 × 15,9 cm, musée national d'art moderne, Parizo
    • Portreto de Jean Cocteau (nefinita), oleo sur kartono, 106,2 × 80 cm, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
  • 1925: Urbo de Parizo, La Virino kaj la Turo. Dekoracia panelo por halo de ambasadejo, oleo sur kanvaso, 450,3 × 940, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
  • 1926:
    • La Eiffel-Turo, oleo sur kanvaso, 169 × 86 cm, musée d'Art moderne de la Ville de Paris
    • La Kurantoj, oleo sur kanvaso, 171 × 189,5, kolekto Charles Delaunay, Parizo
  • 1930:
    • Viv-ĝojo, oleo sur kanvaso, 228 × 200 cm, musée national d'art moderne, Centro Georges Pompidou
    • Diskoj-Skizo, akvarelo sur papero, 28 × 38,5 cm, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
  • 1933:
    • Reliefo-Ritmo, cemento, korko kaj oleo sur kanvaso, 100 × 80,5 cm, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
    • Ritmo senfina, akvarelo sur papero, 33,6 × 12,8, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
  • 1934:
    • Ritmoj, oleo sur kanvaso, 146 × 114,5 cm, musée national d'Art moderne, Parizo
    • Ritmo senfina, oleo sur kanvaso, 207,5 × 52,1 cm, musée national d'Art moderne, Parizo
  • 1937:
    • Maketo por Enir-halo de Retoj, farbo kaj sablo gluitaj sur "Isorel" ("Masonite"), 107 × 202 cm, musée national d'art moderne, Parizo
    • Dekoracio de Aer-palaco, Universala Ekspozicio de Parizo 1937, Parizo
    • Maketo por la Palaco de fervojoj, farbita krucplakaĵo kaj reliefo el sablo, 78 × 174 cm, musée national d'art moderne, Parizo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Archives de l’état civil de Paris en ligne.
  2. Nous irons jusqu'au soleil, paĝo28
  3. 3,0 3,1 3,2 Catalogue de l'exposition « Robert Delaunay, de l’impressionnisme à l'abstraction » au centre Georges-Pompidou, paĝo16
  4. Catalogue de l'exposition « Robert Delaunay, de l’impressionnisme à l'abstraction » au centre Georges-Pompidou, paĝo17
  5. Du cubisme à l'art abstrait, paĝo10
  6. Catalogue de l'exposition « Robert Delaunay, de l’impressionnisme à l'abstraction » au centre Georges-Pompidou, paĝo20
  7. Nous irons jusqu'au soleil, paĝo28
  8. Catalogue de l'exposition « Robert Delaunay, de l’impressionnisme à l'abstraction » au centre Georges-Pompidou, paĝo22
  9. Catalogue de l'exposition « Robert Delaunay, de l’impressionnisme à l'abstraction » au centre Georges-Pompidou, paĝo24
  10. Catalogue de l'exposition « Robert Delaunay, de l’impressionnisme à l'abstraction » au centre Georges-Pompidou, paĝo26
  11. Michel Hoog, Delaunay, paĝo28
  12. Michel Hoog, Delaunay, page 69, Flammarion
  13. Lettre de August Macke à B. Koehler, citée par G. Vriessen dans August Macke, 1953, paĝo 116
  14. Catalogue de l'exposition « Robert Delaunay, de l’impressionnisme à l'abstraction » au centre Georges-Pompidou, paĝo40
  15. Guillaume Apollinaire (februaro 1913). "Die Moderne Malerei", gazeto : Der Sturm, numero : 148-149 , traduit dans Chroniques d'art 1902-1918, Parizo, éditions Gallimard, 1993, p.350-356
  16. Michel Hoog, Delaunay, paĝo80
  17. 17,0 17,1 Michel Hoog, Delaunay, paĝo87
  18. Michel Hoog, Delaunay, paĝo89
  19. Michel Hoog, Delaunay, paĝo94
  20. Michel Hoog, Delaunay, paĝo91
  21. Michel Hoog, Delaunay, paĝo94

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • DICTIONNAIRE BÉNÉZIT. (januaro 1999). Dictionnaire critique et documentaire des peintres,sculpteurs, dessinateurs et graveurs de tous les temps et de tous les pays vol.4 fr. éditions Gründ, pĝ.387-390. ISBN 2700030141. 
  • ROUSSEAU, Pascal (dir.) kaj Centro Georges Pompidou. (1999). Catalogue de l'exposition Robert Delaunay, de l'impressionnisme à l'abstraction, présentée du 3 juin au 16 août 1999. Parizo: Éditions du Centre Pompidou. 
  • HOOG, Michel. (1967). Robert et Sonia Delaunay. Parizo: Édition des musées nationaux. 
  • HOOG, Michel. (1976). Delaunay, Les maîtres de la peinture moderne. Flammarion, 98. 
  • DE LA TOURETTE, Gilles. (1950). Robert Delaunay. Parizo: Charles Massin. 
  • DELAUNAY, Robert. (1957). Du cubisme à l'art abstrait. Parizo: SEVPEN. 
  • CASSOU, Jean. (1961). Robert Delaunay. Parizo: Galerie Berggruen. 
  • SCHMIDT, Georg. (1964). Robert Delaunay. Baden-Baden: W. Klein. 
  • VRIESEN, Gustav. (1967). Robert Delaunay. Cologne: DuMont Schauber. 
  • DAMASE, Jacques. (1971). Sonia Delaunay, Rythmes et couleurs. Parizo: Hermann. 
  • FERREIRA, Paulo. (1972). Correspondance entre quatre artistes portugais et Robert de Sonia Delaunay. Parizo: PUF. 
  • DORIVAL, Bernard. (1975). Robert Delaunay. Parizo kaj Bruselo: Jacques Damase. 
  • ROQUE, Georges. (2003). Qu'est-ce que l'art abstrait ?. Parizo: Folio essais. 
  • DELAUNAY, Sonia. (1978). Nous irons jusqu'au soleil, avec la collaboration de Jacques Damase et Patrick Raynaud, Parizo: Robert Laffont. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]