Robert Hofstadter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Hofstadter
Nobel-premiito
Persona informo
Robert Hofstadter
Naskiĝo 5-an de februaro 1915 (1915-02-05)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Morto 17-an de novembro 1990 (1990-11-17) (75-jaraĝa)
en Stanford
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato PrincetonUrba Kolegio de Nov-Jorko • DeWitt Clinton High School vd
Subskribo Robert Hofstadter
Familio
Infanoj Douglas Hofstadtesr vd
Profesio
Okupo fizikisto • nuklea fizikisto • universitata instruisto • astrofizikisto vd
Laborkampo fiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert HOFSTADTER (5-a de februaro 1915 en Novjorko; 17-a de novembro 1990 en Stanford, Kalifornio) estis usona fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1961 kun Rudolf Ludwig Mössbauer pro malkovro de la ĝis tiam nekonata strukturo de la protonoj kaj neŭtronoj.

Hofstadter studis en la universitato Princeton, kie li akiris doktoran titolon en 1938. Li laboris ekde 1946 en tiu universitato kaj okupiĝis pri infraruĝaj radiadoj, fotokonduktiveco, kristala kaj scintilaj kalkuliloj. Li poste (1950-1985) instruis en la universitato Stanford. Li mezuris kaj analizis la atomkernan strukturon helpe de lineara elektrona akcelilo. Li skizis, ke kaj la protono kaj la neŭtrono havas centran, pozitiv-ŝargan kernon, kiun ĉirkaŭas duobla nubo, konsistanta el pi-mezonoj. En la protono, ambaŭ nuboj estas pozitivaj, en la neŭtrono la interna nubo estas negativa, la ekstera pozitiva, tiel la neŭtrono havas la ŝargon de 0.

Robert Hofstadter estas la patro de la fizikisto Douglas R. Hofstadter, kiu estas konata ĉefe pro la verko Gödel, Escher, Bach.