Robert Julien Filliatre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Robert Julien FILLIATRE (pseŭdonimo Hugues Lerisloy; naskiĝis la 4-an de aprilo 1900 en Parizo) estis franca esperantisto kaj poŝtoficisto.

Li estis ĉefredaktisto de la franca revuo Le Relais kaj verkis multajn studojn pri diversaj branĉoj de PTT. Li estis ĝenerala sekretario de ILEPTO, en kies organo La Interligilo de l' PTT li aperigis multajn artikolojn precipe teknikajn. Krome li estis aŭtoro de la Poŝt-telekomunika Vortaro, 1934.