Robert Lewandowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Lewandowski
atakanto
Personaj informoj
Plena nomo Robert Lewandowski
Naskiĝo la 21-an de aŭgusto 1988
en Varsovio
Alteco 184
Kromnomo Lewy
Klubaj informoj
Nuna klubo Borussia Dortmund
Numero 9
Pozicio avanulo
Junularaj kluboj
1997-2004
2005
2005-2006
Varsovia Warszawa
Delta Warszawa
Legia Warsaw II
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)
2006-2008
2008-2010
2010-
Znicz Pruszków
Lech Poznań
Borussia Dortmund
59 (36)
58 (32)
98 (54)
Reprezentado**
2008
2008-
Pollando U-21
Pollando
3 (0)
54 (17)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la 7 junio 2013.
** Startoj kaj goloj en reprezentado
aktualaj laŭ la 7 junio 2013.

vdr

Robert Lewandowski (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1988 en Varsovio) estas pola futbalisto. Li ludas kiel avanulo aŭ ofensiva halfo en germana teamo Borussia Dortmund kaj en la Pola nacia teamo de futbalo.

Kluba kariero

La unua grava seniora klubo de Robert Lewandowski estis Znicz Pruszków. Li ludis tie dum du jaroj kaj estis golreĝo de tria kaj dua ligo. Post tiuj sukcesoj li engagiĝis en Lech Poznań. Kun tiu teamo li gajnis polan pokalon en 2009, ĉampionadon en 2010 kiam li estis golreĝo de unua ligo. Pro lia bona ludo grandaj kluboj interesiĝis pri li kaj li estis vendita al germana klubo Borussia Dortmund por 4 500 000 €. Li rapide fariĝis grava ludanto de la nova teamo kaj multe helpis venki du germanajn ĉampionadojn (2010-11, 2011-12) kaj germanan pokalon (2011-12).

Nacia teamo

Robert Lewandowski debutis en la pola nacia teamo de futbalo la 10-an de septembro 2008 en matĉo kontraŭ San-Marino.

Eksteraj ligiloj