Robert McHenry

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Robert Dale McHenry (naskiĝis la 30-an de aprilo 1945, do nun 78-aĝa) estas usona eldonisto, enciklopediisto kaj verkisto. McHenry laboris de 1967 por la fimao Encyclopædia Britannica kaj asociitaj entreprenoj, kaj inter la jaroj 1992 kaj 1997 estis la gvida redaktanto de la samnoma anglalingva enciklopedio Encyclopædia BritannicaMcHenry estas ankaŭ aŭtoro de la libro How to Know (2004), kaj ofte kontribuis al revuoj.

En 2004, li en artikolo Je fidindeco fondita enciklopedio forte kritikis metodojn kaj verkadon en Vikipedio: "Kiel ajn proksime la artikoloj de Vikipedio gvidos al fidindeco, ĝi estos por ĉiam malfermita al neinformitoj kaj duon-analfabetuloj, kiuj puŝas la nazon en ĉion… Uzanto, kiu vizitos Vikipedion, por ke li eklernu ion, estos ĉiam en pozicio de vizitanto de publika necesejo. Aŭ je unua ekvido ĝi estas malpurigita, do ĉiu scias, ke li atentu aŭ ĝi aspektos tute pure, kio povas kaŭzi falsan senton de sekureco. Sed la persono neniam certe scias, kiu uzis tiun ĉi aparaton antaŭ li."